Buterlakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parte malplentrinkinta glaso da buterlakto. Supre en la glaso la strioj kiuj postrestas post la trinkado

Buterlakto estas la restanta lakto post la farado de butero. Ĝi estas en kelkaj regionoj uzata ĉu por trinki, ĉu por manĝi kuirita kun faruno.

Nuntempe preskaŭ ĉiu buterlakto estas farata en laktaĵfabrikoj. Al malgrasa lakto oni aldonas laktoacidajn bakteriojn, pro kio la laktozo transformiĝas al laktoacido.

Nutra valoro

en 100g
Energio 40 kkal 170
Karbohidrato 4,8 g
Graso 0,9 g
Proteino 3,3 g
Kalcio 116 mg 12%