Buterlakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parte malplentrinkinta glaso da buterlakto. Supre en la glaso la strioj kiuj postrestas post la trinkado

Buterlakto estas la restanta lakto post la farado de butero. Ĝi estas en kelkaj regionoj uzata ĉu por trinki, ĉu por manĝi kuirita kun faruno.

Buterlakto estas riĉa je lecitino, proteinoj kaj mineralaĵoj. Danke al la enhavo de la laktoacido ĝi pligrandigas la sekreciadon de la stomaksuko, instigas kaj regulas la digestadon.

La malnova buterigilo uzata por produkti buteron kaj buterlakton t.e. la restad-produkton

Nuntempe preskaŭ ĉiu buterlakto estas farata en laktaĵfabrikoj. Al malgrasa lakto oni aldonas laktoacidajn bakteriojn, pro kio la laktozo transformiĝas al laktoacido.

Nutra valoro[redakti | redakti fonton]

en 100g
akvo 91 %
Energio 40 kkal 170
Karbohidrato 4,8 g
laktoacido 6 g
Graso 0,5-0,9 g
Proteino 3,3 g
Kalcio 116 mg 12%

vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]