Butrint

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Butrint
Butrint, Albania.jpg
Situo
Geografia situo 39° 44′ 46″ N, 20° 1′ 14″ O (mapo)39.74606720.020534Koordinatoj: 39° 44′ 46″ N, 20° 1′ 14″ O (mapo)
Situo de Butrint
Butrint
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Butrint baptistery.jpg

ButrintButrinti (greke antikve Βουθρωτόν Buthroton, nuntempe Βουθρωτό Buthroto; itale Butrinto; esperantigebla kiel ButrintoButroto) estas ruinloko en suda Albanio, proksime al urbo Saranda. Butrint kun la antikvaj ruinoj apartenas al plej famaj vidindaĵoj de Albanio kaj estas same Monda kulturheredaĵo de Unesko (1992).

Laŭ legendoj, la urbon fondis rifuĝantaj trojanoj. Fakte la loko estas loĝata jam ekde ĉirkaŭ 3000 jaroj, kiam oni fondis ĝin por defendi nutraĵliverojn al Korfuo. Ĝi estis sub regado de romianoj (Julius Caesar deklaris la lokon ripozejo por veteranoj), Bizanco, Venecio, Turka imperio.

La ora epoko de la urbo estis en la 5-a jc. p.K., kiam vivis tie ĉirkaŭ 20.000 loĝantoj.

La urbon remalkovris en 1928 la juna arkeologo Luigi Maria Ugolini (kun apogo de la itala registaro). Li elfosis plimulton de la nun videblaj ruinoj (urbopordon, grekan teatron, templon de Asklepios, baptejon, venecian palacon).

La urbo estas alveturebla sur aŭtovojo ekde 1959, kiam Hruŝĉov vizitis la lokon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Malnovaj kaj prahistoriaj eŭropaj fagaj arbaroj (Unesko)