Bystřice (Mladé Buky)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bystřice |
Bystřice | |
germane: Klinge | |
pereinta domaro | |
Kapelo de Vizito de Virgulino Maria
| |
Oficiala nomo: Bystřice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Hradec Králové |
Distrikto | Distrikto Trutnov |
Administra municipo | Mladé Buky |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Gigantmontaro |
Situo | Bystřice |
- alteco | 550 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 37′ 08″ N 15° 51′ 29″ O / 50.61889 °N, 15.85806 °O (mapo) |
Katastro | 10,92 km² (1 092 ha) Mladé Buky |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 542 23 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Bystřice (Mladé Buky) | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Bystřice (germane: Klinge) estas pereinta domaro en Ĉeĥio, parto de kampurbo Mladé Buky en distrikto Trutnov. Ĝi troviĝas proksimume 2 km norde de Mladé Buky. En la jaro 2011 ĉi tie daŭre vivis 0 loĝantoj. En la jaro 2011 ĉi tie estis registrita neniu adreso.
Bystřice situas en katastra teritorio Mladé Buky kun areo 10,92 km2.
Historio
[redakti | redakti fonton]La domaro estiĝis fine de la 17-a jarcento en konekso kun minado de oro.[1] Post la dua mondmilito ĝi estis komune kun la najbara Sklenářovice ellandigita kaj plimulto de konstruaĵoj egaligita kun la tero.[2]La ĉeĥa nomo devenas nur el la jaro 1946; ĝi respondas al la germana Klinge = montara rojo. Nuntempe troviĝas ĉi tie 4 domoj.
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Inter la memorindaĵoj apartenas kapelo de Vizito de Virguino Maria el la jaro 1829, kiu estis en la jaro 2015 rekonstruita. La kapelo kaj parcelo estas en administrado de Nacia parko Gigantmontaro; en la jaro 2007 estis preparita projekto por ĝia riparo. Tiu estis finita en la jaro 2015.[3] En la proksima ĉirkaŭaĵo troviĝas restaĵoj de minado de oro, ekz. ŝtona ponto trans Ora rojo, kiu trafluas tra Bystřice.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Staré Trutnovsko - historie Bystřice
- ↑ Zaniklé obce - Bystřice
- ↑ Bystřická kaple opět ožila Arkivigite je 2021-09-17 per la retarkivo Wayback Machine - tisková zpráva KRNAP
- ↑ památka č. 12578/6-5628. Alirita 2014-12-04.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]-
Bystřice
-
Kruco en Bystřice
|