Bálint Kiss (pentristo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bálint Kiss
Memportreto de Bálint Kiss
Memportreto de Bálint Kiss
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de decembro 1802(nun 1802-12-29)
en Hungario Szentes (Hungara reĝlando)
Morto la 27-an de januaro 1868
en Hungario Budapeŝto (Hungara reĝlando)
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Bálint Kiss
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Bálint Kiss [kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Bálint estis hungara pentristo, grafikisto. Lia patro estis la samnoma Bálint Kiss.

Bálint Kiss: Lasta adiaŭo en prizono

Bálint Kiss [1] naskiĝis la 29-an de decembro 1802 en Szentes (Hungara reĝlando), li mortis la 27-an de januaro 1868 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Bálint Kiss frekventis lernejojn en sia naskiĝurbo kaj ekde 1819 en Debrecen, poste li studis pentroarton en Akademio de Belartoj de Vieno (1827-1830). Dum la studentaj jaroj li konatiĝis kun Miklós Barabás. Hejmenveninta li estis portretisto en Szentes. Inter 1830-1832 li studvojaĝis al la tiamaj Italio, Svislando, Germanio, poste li pentradis en Debrecen 3 jarojn, ekde 1837 en urbo Pest. En 1843 li ricevis postenon en Hungara Bildgalerio. Lia tasko esis zorgadi pri pentraĵoj. En 1850 li estis forigita el la muzeo pro apogo de la Hungara revolucio de 1848, li reposteniĝis en 1861. En tiu periodo li ofte kreis litografiaĵojn.

Elektitaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • ekde 1840 en Pest

Elektitaj pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hunyadi a rigómezei csata után (1838)
  • Tisza Lajos és családja (1840)
  • István Dobó (1841)
  • Csillagász fiú portréja (1842)
  • Eltévedt huszár őrszem (1851)
  • Dobó Katica (1858)
  • skizoj pri aktoroj de Nacia Teatro

Fontoj[redakti | redakti fonton]