Béni Boros
Aspekto
Béni Boros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de aprilo 1839 en Arad |
Morto | 15-an de aprilo 1896 (57-jaraĝa) en Arad |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
BOROS Béni [pr. boroŝ] estis hungara inĝeniero prifervoja naskiĝinta en Arado la 7-an de aprilo 1839 kaj mortinta en Arado la 15-an de aprilo 1896.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Boros studis en Vieno kaj Prago. Li estis la ĉefinĝeniro de departemento Csongrád, poste inĝeniero pri fervojo. Ekde 1875 li estis direktorarano de la Fervojo Arad-Kőrösvölgy. La fervojlinio de la asocio konstruiĝis laŭ liaj planoj kaj direktoj. Li estis ano de la parlamento.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Az Arad-Kőrösvölgyi vasút tervezete (Arad, 1875).
Fonto
[redakti | redakti fonton]- Magyar Életrajzi Lexikon