Büsingen am Hochrhein
Büsingen am Hochrhein | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio • enklavo • Eksklavo • limurbo | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Administrado | ||||||
Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
Distriktaro | Distriktaro Freiburg | |||||
Distrikto | Distrikto Konstanz | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 07734 (Germanio), 052 (Svislando) | |||||
Poŝtkodo | 78266 (Germanio), 8238 (Svislando) | |||||
Aŭtomobila kodo | BÜS | |||||
Oficiala Municipokodo | 08335015 | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Gunnar Lang | |||||
Adreso de la administrejo | Junkerstraße 86 78266 resp. 8238 Büsingen am Hochrhein | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 1585 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 47° 42′ N, 8° 41′ O (mapo)47.6969444444448.6902777777778Koordinatoj: 47° 42′ N, 8° 41′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 395 m | |||||
Areo | 7,62 km² | |||||
Oficiala retejo | http://www.buesingen.de/ | |||||
Büsingen am Hochrhein estas komunumo de Germanio. Ĝi estas eksklavo en la svisa Kantono Ŝafhaŭzo, kiu apartenas al la distrikto Konstanz, al la Regiono Alta Rejno-Konstanca Lago kaj al la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1 585 loĝantojn.
Germana enklavo en Svislando
[redakti | redakti fonton]Büsingen situas ĉe la bordo de la rivero Rejno kaj estas komplete ĉirkaŭita de svisa teritorio. Ĝ limas norde al la Kantono Ŝafhaŭzo kaj sude al la rivero Rejno, je kies alia flanko troviĝas la Kantonoj Zuriko kaj Turgovio. Por atingi el Büsingen la ceteran teritorion de Germanio, necesas trairi svisan teritorion kaj ĝis ekvalidiĝo de la Ŝengentraktato en somero 2008 necesis transiri la svis-germanan doganejon.
Ekzistas aparta ŝtata traktato inter Germanio kaj Svislando, kiu reguligas la rilaton inter Germanio kaj Svislando rilate la komunumon Büsingen.
Valuto
[redakti | redakti fonton]Dum longa tempo oni en Büsingen akceptis ekskluzive svisajn frankojn ĝis nova leĝo en la 1980-aj jaroj devigis la komunumon Büsingen ankaŭ akcepti germanajn markojn kaj nuntempe eŭrojn. Tamen eblas ĉie en Büsingen ankaŭ pagi per svisaj frankoj kaj la franko daŭre estas la preferita valuto, ĉar la plej multaj loĝantoj de Büsingen laboras en Ŝafhaŭzo aŭ en la Kantono Zuriko kaj gajnas sian salajron en svisaj frankoj.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Büsingen vidita de la ŝipo
-
Ŝiphaltejo de Büsingen
-
Hotelo Alte Rheinmühle en Büsingen
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Büsingen am Hochrhein – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|