C-horizonto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

C-horizonto estas minerala subsurfaca grundhorizonto tuj sub B-horizontoA-horizonto (depende, ĉu la grundo havas kaj B-horizonton). La horizonto konzistas de elira materialo (primara materialo) de kiu ekestas minerala parto de grundo. Sub la horizonto troviĝas aŭ R-horizonto (laŭ angla Rock, kio signifas roko) aŭ D-horizonto. R-horizonto reprezentas ne disiĝitan petron, rokon sub la elira materialo, dume kio D-horizonto estas ŝutiĝa, aŭ disiĝita petro, se tiu ĉi havas alian karakteron ol C-horizonto. Ekzemple ne dika tavolo de leŭso sur riverdevenaj gruzoj reprezentas C-horizonton sur D-horizonto. Grundformiĝa elira materialo de kiu konzistas C-horizonto ne estas tro influita per grundformiĝaj procezoj, ĝia kono ja estas grava por kompreni grundon. Kvalitoj de elira materialo estas tre gravaj por kvalitoj de tuta grundo, ĉefe kemia karaktero de petro kaj simile.