Comprehensive English-Esperanto Dictionary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el CEED)
Comprehensive English-Esperanto Dictionary
Comprehensive English-Esperanto Dictionary
Comprehensive English-Esperanto Dictionary
Aŭtoro Peter Benson
Eldonjaro 1995
Urbo El Cerrito
Eldoninto ELNA
Paĝoj 607
ISBN 0-939785-02-1
vdr

Comprehensive English-Esperanto Dictionary (CEED; Ampleksa Angla-Esperanta Vortaro) de Peter Benson. El Cerrito, 1995. 607 p. 22 cm estas la plej ampleksa kaj ĝisdata vortaro angla-Esperanta, kun ĉirkaŭ 28 000 kapvortoj (bind.). ISBN 0-939785-02-1.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la enkondukaj vortoj ("About This Dictionary"), la precipa referenc-verko de CEED estas Plena Ilustrita Vortaro (PIV) de 1970 kaj ties Suplemento (PIVS) de 1987, sen ke "CEED blinde sekvas tiujn fontojn" pro iliaj konataj misoj. Radikojn uzatajn en CEED, sed ne difinitaj en PIV aŭ PIVS, CEED markas per asterikso kaj difinas en "Glossary of Neologisms" (glosaro de neologismoj) sur p. 595-607. Radikojn uzatajn en PIVS, sed ne en PIV, CEED ankaŭ markas. La enkonduko krome enhavas kelkajn leksikografiajn principojn de CEED, ekzemple pri uzo de majuskloj ktp. Laŭ la "agnoskoj" R. Kent Jones kaj Ralph L. Harry reviziis la malneton.

CEED baziĝas precipe sur la usona varianto de la angla. Tial ekzemple oni trovas ĉe "center" la tradukojn, dum ĉe "centre" aperas resendo al "center"; ĉe "harbo(u)r" estas notitaj ambaŭ formoj ktp. Ĝi tamen registras kelkajn vortojn tipajn por la aŭstralia varianto de la angla, kiujn ĝi precipe ĉerpis el la Aŭstralia Esperanto-Vortaro de Ralph L. Harry kaj V. Gueltling kaj markas tiujn vortojn per "Aus".

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Kvankam estas ĝenerale agnoskite, ke CEED estas unu el la plej popularaj kaj utilaj Esperantaj vortaroj por anglalingvanoj, ĝi tamen pluraspekte estas kritikata - parte prave, parte neprave aŭ nur laŭ iuj personaj gustoj (ekzemple ke ĝi ne enhavas Esperanto-gramatikon, kiu estas nek rolo nek funkcio de vortaro). Inter la pli gravaj kritikoj estas:

1. Malgraŭ la titolo "ampleksa vortaro" ĝi ne estus vere ampleksa. Tio evidente estas ĝusta, CEED tiuaspekte forte postrestas plurajn nuntempajn vortarojn de la tipo etnolingvo-Esperanto, nome i.a. la hungaran (Szerdahelyi kaj Koutny 1996), italan (Minnaja 1996), hispanan (De Diego 2002) kaj germanan (Krause 2007).

2. CEED ja enhavus multajn specialajn vortojn, sed mankus ofte bezonataj vortoj el la ĉiutaga vivo.

3. Ne malofte ĝi estas nura vortlisto, sen pliaj vortaraj klarigoj. Ekzemploj el p. 284 (komenco de litero K): "kakemono, kakemono", "Kalends, Kalendoj", "kalpak, kalpako" ktp. En tiuj kazoj CEED ofertas neniun plian helpon al la uzanto. Oni komparu kun la vortaro germana-esperanta de Krause de 2007, kiu germanlingve klarigas: "Kakemono - japana pendbildo el silko aŭ papero (sur rulaĵo)", "Kalenden - la unua tago de la malnova roma monato", "Kalpak - ĉapo el ŝafa aŭ ŝafida lano de precipe centraziaj popoloj" ktp.

4. Laŭ kelkaj kritikantoj CEED havas "nefidindan reputacion" pro kelkaj "suspektindaj" kaj eraraj vortoj, ekzemplojn vidu malsupre. CEED jen kaj jen elektis - tiel la kritiko - ne la plej oftan kaj kutiman Esperantan tradukon, sed iun malpli oftan, foje kaprican. La donitaj ekzemploj laŭ aliaj tamen nur parte estas konvinkaj aŭ almenaŭ diskutindaj.

"Suspektindaĵoj"[redakti | redakti fonton]

angla vorto laŭ CEED laŭ aliaj notoj
assassin sikurio sikario PIV kaj google montras "sikario"; verŝajne "sikurio" estas preseraro
capo gamkapo kapotasto aperas en la reto kaj en https://bertilow.com/roko/teme/t_kordin.html
count kompti kalkuli, nombri, sumi, ... "kompti" aperas en malmultaj aliaj vortaroj eĉ ne en PIV nek en tekstaro.com
county konteo kantono, distrikto, provinco, graflando "konteo" aperas en malmultaj aliaj vortaroj eĉ ne en PIV. "Kantono" estas oficiala vorto kun ŝajne sufiĉe simila signifo, aŭ estas pli ĝenerala "distrikto". Angla vortaro de Wells proponas "provinco" kaj "graflando".
hamburger bovburgo hamburgero, hamburgaĵo Hejma Vortaro donas ankaŭ "burgero"
hot dog frankfurta bulko hotdogo Usona manĝaĵo
jar ĵaro, poto bokalo "ĵaro" ne aperas ofte, sed laŭ PIV2002 ĝi estas granda terkruĉo; "poto" estas por kuiri
pipeline tublinio tubkondukilo Tubkondukilo ŝajnas multe pli ofte uzata en la reto ol la laŭvorta tublinio
pitch (music) pitĉo tonalto "tonalto" pli oftas, evitas neologisman aludon al "piĉo", kaj aperas en https://bertilow.com/roko/tuvz.html#tonalo
pretzel breco* breco, krakeno, brecelo, … Slipara Vortaro de Eichholz (1968), Esperanta Bildvortaro (1988), Krause (1999) kaj Krause (2007) diras "breco". Hejma Vortaro kaj Wells (1969) diras "krakeno"; PIV2002 difinas "krakeno = seka, salita biskvito, ĝenerale 8-forma"; vidu Revuloj[rompita ligilo]
prospect (customer) verŝajnulo, probablulo ebla kliento, aĉetonto la du proponoj ne ŝajnas esti uzataj kaj eble malpli klaraj; taŭga termino ne evidentas
satchel tornistro ŝultrosako tornistro estas speco de dorsosako; "satchel" estas sako kun unu rimeno, kaj pendas malpli strikte de nur unu ŝultro.
septic tank sepsujo Ekskrementa cisterno "sepsujo" ne ŝajnas ekzisti en realo kaj ŝajnas malklare ĝenerala.
stencil ŝablono; stencilo stencilo ŝablono estas ilo por krei stencilon
sycamore sikamoro sikomoro eble simpla tajperaro?
tofu tohuo tofuo, sojkazeo, toŭfuo PIV kaj ReVo donas "toŭfuo", sed "tofuo" ofte uzatas

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]