Roger Kent Jones

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Kent R. Jones)
Roger Kent Jones, pli konata sub la nomo "Kent Jones"

Roger Kent JONES (nask. 5-an de septembro 1926 – mort. 3-an de februaro, 2004 en Ĉikago) estis usona esperantisto, dumviva membro de Universala Esperanto-Asocio kaj fakdelegito pri inĝenierado. Plejofte uzata inter konatuloj estis lia dua persona nomo Kent.

Biografio[redakti | redakti fonton]

De 1944 ĝis 1949, Kent Jones soldatservis sur ŝipo, kiel teknikisto por kontrolo de la aertrafiko. Li ricevis poste postenon en Havajo. Antaŭ ol alveni en Ĉikagon, Kent Jones laboris en Teksaso ĉe la konstruentrepreno de aviadiloj Convair. Kiam li eksciis, ke liaj desegnoj povus esti uzataj por atombombaj armiloj, li forlasis la firmaon kaj akceptis laborpostenon ĉe Texas Petroleum en Fort Worth. Unu jaron poste, ĉar la societo estis jure persekutita pro eraro en traduko de pedagogia libreto publikigita en la germana, li ricevis la taskon reverki ĝin kaj forigi la tradukerarojn. Serĉadoj ebligis al li malkovri Esperanton por kiu li de tiam dediĉis multajn fortojn. Li nomis ĝin "the metric system of languages" (la metra sistemo de la lingvoj).[1]

Kent Jones dediĉis grandan parton el sia vivo al edukado de la junuloj. Dum multaj jaroj, kun James Faughnan, David Jordan, Janice kaj John Atkinson, Kim Keeble kaj aliuloj, li subtenis la agadon de Charlotte Kohrs por la organizaĵo "Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo[rompita ligilo]". Li estis fondinta membro de la Esperanto-Societo de Ĉikago, kiu ekzistis jam de la mezo de la jaroj 1950 sed kiu estis oficiale registrita kiel senprofitcela organizo en 1973. Li servis multjare kiel prezidanto. Li estis ankaŭ prezidanto de la Komisiono pri Edukado de Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA, nun pli konata sub la nomo "Esperanto-USA"). Li multe aktivis por la alpreno de Esperanto en aviado, por vivfaciligoj por handikapuloj (alirebleco en aŭtobusoj al handikapuloj uzantaj rulŝeĝon), kaj por la alpreno de la metra sistemo en Usono. Li ankaŭ subtenis la palestinan popolon.

Kent Jones frue aktivis en la movado por la rajtoj de handikapuloj. Kiel civila inĝeniero por la urbo Ĉikago, uzanto de rulseĝo, li sukcese plendis kontraŭ Chicago Transit Authority (Publiktransporta Agentejo de Ĉikago), ĉar la transportoj ne estis alireblaj al rulseĝo-uzantoj. La juĝisto devigis CTA-n al instalo de levilo sur siaj aŭtobusoj. Li daŭrigis ĝis la fino de sia vivo tiun homecan agadon por la rajtoj de homoj handikapitaj en ĉiuj sferoj de la vivo. "Lia granda sento pri homeco profitodonis al ĉiuj"[2]

Kun aliaj bonaj scipovantoj de Esperanto, li forte subtenis sciencan kaj teknikan publikigon de lernolibroj, ĉefe por triamondaj popoloj. Li estis gvidanto de teamo kiu, kune kun Doug A. Portman, tradukis en Esperanton la libron "Ĝenerala, organika, kaj biologia kemio", de H. S. Stoker kaj N. R. Slabaugh, kiun eldonis Esperanto-Societo de Ĉikago en 1985. Aperis ankaŭ "Kemia kaj Scienc-Teknika Vortaro" de Doug Portman en Esperanto, angla kaj germana. Naperville. 1993 (297 p.). Traduko de Donald Rogers el la angla. Li projektis traduki algebran lernolibron [3].

Certe kontribuis al lia firma engaĝiĝo en la batalo por internacia aviada lingvo la fakto ke, la 20an de decembro 1995, la flugo 965 de American Airlines, aviadilo Boeing 757, de Miami al Kolombio, koliziis kun monto apud Cali, Kolombio. La pilotoj nur malfacile kaj malbone komprenis la ordonojn de la kolombiaj registoj de aertrafiko. Inter la 159 mortintoj troviĝis la kunulo de filino de Kent Jones.

Ekde la 20a de junio 2000 ĉiun ĵaŭdon ekde la 10a ĝis la 11a horo, Kent Jones proteste deĵoris ĉe Federal Plaza de Ĉikago kontraŭ rifuzo de Federal Aviation Administration (FAA — Federacia Aviada Administracio) lanĉi lingvan esploron. Raportisto por la antaǔurba "Daily Herald" telefone intervjuis Kent Jones pri la aviada lingvo-problemo. La revuo "Air Safety Week" (23an de aŭgusto 1999, p. 9) publikigis artikolon de Kent Jones, kiu analizis en ĝi la problemon kaj demonstris, ke la angla certe ne estas la plej adaptita lingvo por internacia komunikado. Cetere jam tiutempe ekzistis esploroj por anstataŭigi la parolan dialogon per cifereca sistemo.

En kunlaboro kun Gilbert Ledon, li ebligis publikigon de 286-paĝa aeronaŭtika vortaro angla-Esperanta "Aviada Terminaro" (Chapecó : Fonto, 2002). La agado de ambaŭ inspiris la kreon, ankaŭ en 2002, de la Fak-grupo "Esperanto en Aviado" Arkivigite je 2007-12-22 per la retarkivo Wayback Machine.

Ekde 1977, li eksciis ke li suferis pro platsklerozo. Kvin jarojn poste, li moviĝis per rulseĝo. Li estis inter la gvidantoj de movado, kiu sukcesis devigi transportentreprenojn ebligi aliron al aŭtobusoj per rulseĝoj.

Tre gastema, Kent Jones akceptis esperantistojn el preskaŭ dudeko da landoj. La Biblioteko de la Esperanto-Societo de Ĉikago estis en la salono de lia apartamento. La informfolio "Saluton !" enhavas tiun atentigon : "Nia kolekto havas eble 300 esperantlingvajn librojn, diversajn periodaĵojn, vidbendojn, kaj librojn en la angla pri lingvaj temoj. Vi rajtas uzi nian komputilon por sendi/ricevi retajn mesaĝojn, tajpi leterojn, ktp. Societanoj kaj gastoj ĉiam estas bonvenaj. Nur telefonu Kent iom antaŭ via vizito..." Plue ekzistas paĝo "Bonvenon en Ĉikago ! — La urbo venta" Arkivigite je 2018-04-19 per la retarkivo Wayback Machine. Temas pri paĝo pri Ĉikago, ties atingebleco, eblaj vizitoj, kiun redaktis Kent Jones, kaj sur kiu plue aperas liaj kontakteblecoj...

Li emeritiĝis en 1996.

En 1998, kiam la franca ĉefministro Lionel Jospin, mise parolis pri Esperanto antaŭ studentoj de Hongkongo, okaze de vizito al Ĉinio, li sendis retmesaĝon al li pere de Henri Masson, kiu diskonigis tutmonde la informon (Dear Lionel Jospin, kun aldono de teksto "Disqualifications of English for World Wide Aviation Background).

Kent Jones edziĝis kaj eksedziĝis dufoje. Kun Pauline, de 1947 ĝis 1972, li havis 8 infanojn. Kun Agnes, de 1972 ĝis 1995, li havis du, Su kaj Kim, kiuj estas denaskaj esperantistoj. Li havis entute 17 genepojn kaj ok pranepojn. Li mortis 77-jara en Weiss Memorial Hospital de Ĉikago la 3an de februaro 2004.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  1. angle Let's use only metric units of measure in aviation !! Arkivigite je 2016-11-17 per la retarkivo Wayback Machine (2002.05.13). Ni uzu nur metrajn mezurunuojn en aviado !!
  2. angle Mario Pei (1973) Arkivigite je 2009-08-02 per la retarkivo Wayback Machine (2002.04.28)
  3. angle Noteworthy Quotations on Language Learning Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine (2002.03.18)
  4. angle Cu iu ci tie parolas Esperante? (Anyone here speak Esperanto?) Longa anglalingva artikolo de Korey Willoughby, la 25an de julio 1987, en "Chicago Reader".
  5. angle "Bonvenon en Ĉikago ! — La urbo venta" Arkivigite je 2018-04-19 per la retarkivo Wayback Machine. Temas pri paĝo pri Ĉikago, kiun redaktis Kent Jones, sur kiu plue aperas liaj kontakteblecoj...
  6. angle Esperanto-Society of Chicago. Retejo de la Esperanto-Societo de Ĉikago, kun la kolekto de la informfolio "Saluton !"
  7. angle The Council for Disability Rights Advancing rights and enhancing lives of people with disabilities Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine La Konsilio por la Rajtoj de Handikapuloj kaj por antaŭenigo de plibonigoj en la vivo de handikapuloj: "In Memoriam: R. Kent Jones" — Artikolo memore al R. Kent Jones kun indikoj pri lia aktivado por la rajtoj de handikapuloj kaj por antaŭenigo de plibonigoj en la vivo de handikapuloj, ankaŭ pri liaj aliaj pasioj : lia familio kaj Esperanto.
  8. angle "Plane Speaking" Arkivigite je 2016-09-15 per la retarkivo Wayback Machine Artikolo aperinta en "Chicago Reader" la 5an de septembro 2003 pri la aviadila katastrofo de decembro 1995 en Kolombio.
  9. Fak-grupo "Esperanto en Aviado" Arkivigite je 2007-12-22 per la retarkivo Wayback Machine (Listo).
  10. Aviado > Aviado kaj Esperanto.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nekrologo el la gazeto "Chicago Sun-Times", 16an de februaro 2004.
  2. The Council for Disability Rights Arkivigite je 2016-03-06 per la retarkivo Wayback Machine : "In Memoriam: R. Kent Jones".
  3. "Saluton !", 1an de decembro 2000.