Fort Worth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Fort Worth
Fort Worth June 2016 68 (skyline).jpg
Administrado
Poŝtkodo 76101–76124 [+]
Retpaĝaro www.fortworthtexas.gov [+]
Demografio
Loĝantaro 812 238  (2014) [+]
Loĝdenso 893 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 45′ N, 97° 20′ U (mapo)32.756388888889-97.3325Koordinatoj: 32° 45′ N, 97° 20′ U (mapo) [+]
Alto 216 m [+]
Areo 904 km² (90 400 ha)
Horzono centra horzono de Nordameriko [+]
Situo de Fort Worth
Situo de Fort Worth
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Fort Worth, Texas [+]
Information icon.svg
vdr

Fort Worth estas la kvina plej granda urbo de Teksaso kaj la 18-a plej granda de Usono.[1] Laŭ censa takso de 2014 ĝi havis 812 238 loĝantojn. Fort Worth estas la adminnistra centro de la kantono Tarrant. Ĝi situas preskaŭ 50 kilometroj de Dallas kaj formas kun tiu urbo la metropolon „Dallas-Fort-Worth“. En Fort Worth la Texas Christian University havas sian sidejon. En la urbo ankaŭ troviĝas la centra administrejo de American Airlines, la plej granda flug-kompanio de la mondo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1849 Fort Worth estis fondita kiel armea posteno kaj nomita laŭ generalo William J. Worth, komandinto de la usonaj trupoj en la milito inter Meksikio kaj Usono.

Pli poste la urbo evoluis al unu el la plej grandaj centroj de bovo-komerco de Usono, ĉar ĝi situis apud grava transportvojo por bovoj, la t.n. Chisholm Trail. En 1876 Fort Worth estis ligita al la fervoja reto de la Texas and Pacific Railroad, kio plifortigis la gravecon de la urbo kiel nodo de bovo-tranporto. Ĝis hodiaŭ la urbo havas la renomon de "bov-gardista urbo".

Panoramo de la urbocentro de Fort Worth


Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Loĝantoj[1]
1980 385.164
1990 447.619
2000 534.694
2005 623.119
2006 653.320

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Muzeo de Moderna Arto

La muzeoj de la „Cultural District“ ("Kultura distrikto") apartenas al la plej gravaj de Usono:

Water Gardens (2003)
  • La Amon Carter Museum ekspozicias usona arto de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ĝi posedas grandan kolekton de Western Art, i.a. verkojn de Frederic Remington kaj Charles M. Russell, kaj kolekton de 30.000 fotoj. La konstruaĵo estas planita de Philip Johnson.

Philip Johnson ankaŭ kreis Water Gardens (1976), en parko en la urbocentro kun atento-kaptaj fontanoj. Ĝi fariĝis internacie konata pro la Science-Fiction-filmo Logan´s Run, filmita parte tie.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Fort Worth troviĝas la internacia flughaveno Dallas-Fort Worth (IATA-kodo: DFW).

La trafiko en la urbo kaj al la ĉirkaŭa regiono estas dominita de aŭtoj. Tramo ekzistis inter 1963 kaj 2002 Fort Worth estas sidejo de la fervoja kompanio Burlington Northern Santa Fe Railway.

Personoj naskitaj en Forth Worth[redakti | redakti fonton]

Partneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 censaj taksoj por la 25 plej grandaj urboj de Usono de julio 2006 (angle) (PDF). US Census Bureau. Alirita 28-a de junio 2007.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]