Saltu al enhavo

CP System

El Vikipedio, la libera enciklopedio
CP System
modelo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

CP System, japane CPシステム, (mallonge CPS kaj poste konata kiel CPS-1) estas arkada sistemo evoluigita de Capcom kiu funkciigis ludprogramarojn stokitakn sur forpreneblaj filinaj tabuloj. Pli ol 20 arkadludoj entute aperis por CPS-1, antaŭ ol Capcom koncentriĝis pri ĝia posteulo, la CP System II.

Inter la ludoj disponeblaj por la originala CP System estas Street Fighter II: The World Warrior kaj ĝiaj unuaj du daŭrigoj, Street Fighter II: Champion Edition kaj Street Fighter II: Hyper Fighting.

Capcom ekevoluigis la CPS-aparaton ĉirkaŭ 1986, kiam la prezidanto de Capcom Kenzo Tsujimoto elpensis la koncepton inspiritan de la sukceso de la Nintendo Entertainment System (NES). Li konstatis la rapidan kreskon de hejmaj videoludiloj kiel konkuradon por arkadludoj. Li do opiniis, ke "la sola maniero, kiel ni povas enspezi monon, estas doni al homoj duoble tion, kion ili povas ricevi hejme".[1]

Capcom ĉesigis la produktadon de la CP System la 11-an de majo 1995. Tamen, nova programaro daŭre estis kreita por la aparato ĝis la jaro 2000. Capcom rezignis teknikan subtenon de la CP System-ekipaĵo kaj ties ludoj la 31-an de marto 2015.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Cover Story: "This Is the Good Time" – Capcom's CPS system brings success to the firm... and offers direction for a troubled video market". RePlay. Vol. 15, no. 7. RePlay Publishing. April 1990. pp. 183–5.
  2. 弊社基板製品保守サービス業務終了のご案内. Capcom (2014-09-30). Alirita 2024-04-25.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]