Cabaletta

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cabaletta (france cavalette, el la itala cobbola: "strofo") estas termino por formo de ario aŭ por fina movimento en ario.

En la 18-a jarcento, cabaletta estis mallonga, simpla ario konsistanta el unu strofo. Ekde la frua 19-a jarcento, la cabaletta povas formi la finan movadon de ario (kiel la Cavatina, melodia aŭ lirika muzikaĵo, ofte en iom trankvila takto) aŭ dueto en itala opero. Dum la unua movimento (ofte markita Cantabile, "kantebla") estas tenita je modera takto, la cabaletta formas finaĵon de stretto, t.e. pli rapidan kaj pli virtuozan por la voĉaj partoj, dum la orkestro ripetas koncizan ritmon. Malfrua ekzemplo de cabaletta aperas en la ario de Violetta en akto I de La traviata de Giuseppe Verdi (1853). En la dua duono de la 19-a jarcento, la cabaletta estis anstataŭigita per la unu-movimenta ario.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Riemann Musik Lexikon, fakta parto (Sachteil), Majenco: eldonejo Schott 1967, p. 136

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Por la unua versio de tiu-ĉi teksto uziĝis traduko kaj adapto de du sekcioj el la koncerna germanlingva artikolo de la 22-a de majo 2023