Caibarién

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caibarién
urbo • municipo de Kubo

Blazono

Blazono
Administrado
Demografio
Loĝantaro 38 479  (2008) [+]
Loĝdenso 182 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 31′ N, 79° 28′ U (mapo)22.515833333333-79.472222222222Koordinatoj: 22° 31′ N, 79° 28′ U (mapo) [+]
Alto 5 m [+]
Areo 212 km² (21 200 ha) [+]
Horzono orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+]
Caibarién (Kubo)
Caibarién (Kubo)
DEC
Caibarién
Caibarién
Situo de Caibarién

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Caibarién [+]
vdr

Caibarién estas urbo kaj samtempe municipo en la provinco Villa Clara en Kubo. Ĝi estis fondata en la jaro 1841. Ĝi municipiĝis en 1876.

Muzikpavilono en parko de Caibarién

Caibarién famiĝis pro siaj blankaj strandoj kiel La Blanka Urbo. Famaj estas ankaŭ la paradoj dum karnavalo, kiun Caibarién okazigas kune kun la najbarurboj Remedios kaj Camajuaní.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo troviĝas ĉe la norda marbordo de Kubo kaj limiĝas kun la strando de la Bahia de Buena Vista („Golfo de Bona Vidaĵo“) ĉe la Atlantiko. Ĝi troviĝas en la ekstrema oriento de la provinco Villa Clara, proksime de la provinco Sancti Spiritus. Ĝi ankaŭ disponas pri flughaveno.

Ekonomio kaj turismo[redakti | redakti fonton]

En la pasinteco la urbo servis kiel haveno por terkulturaj produktoj kiel sukerkano, tabako same kiel fruktoj kaj legomo. Krom tio ĝi estis kaptoregiono por sponguloj. La hoteloj nun estas plejparte neuzeblaj pro manka subteno kaj kadukiĝas. La havenkajoj, kiuj servis por la transŝarĝo de terkulturaj produktoj estas kadukaj post pli ol duona jarcento de ekonomia bojkoto fare de Usono. Pro tio ankaŭ kadukiĝis la sukermuelejoj, origine bezonataj por la eksporto da sukero, nur la sukerrafinejo nuntempe servas kiel muzeo.

Ĉiujare du fojojn okazas karnavalo, unu fojon en aŭgusto kaj septembro kaj alian fojon meze de decembro, kaj ĝi daŭras ĉiun fojon du semajnojn.

Turisma centro en Caibarién estas la insuletoj („cayos“), ekzemple Cayo Santa Maria, Cayo Fragoso, Cayo las Brujas ktp.

Faktoj pri la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En la jaro 2012 la municipo tenis loĝantaron da 33.485 homoj. Per tuta areo da 335 km2 ĝi havas loĝodenson po 99,8 loĝantojn por km2.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Censo de 2012 Arkivigite je 2018-07-24 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]