Calahorra de Boedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calahorra de Boedo
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34407
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 87  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 34′ N, 4° 23′ U (mapo)42.566666666667-4.3830555555556Koordinatoj: 42° 34′ N, 4° 23′ U (mapo) [+]
Alto 855 m [+]
Areo 17 km² (1 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calahorra de Boedo (Provinco Palencio)
Calahorra de Boedo (Provinco Palencio)
DEC
Calahorra de Boedo
Calahorra de Boedo
Situo de Calahorra de Boedo
Calahorra de Boedo (Hispanio)
Calahorra de Boedo (Hispanio)
DEC
Calahorra de Boedo
Calahorra de Boedo
Situo de Calahorra de Boedo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calahorra de Boedo [+]
vdr

Calahorra de Boedo [kalaOra deboEdo] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles, pli precize en la subkomarko Boedo-Ojeda. Ĝi estas parto de la Jakoba Vojo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 17,99 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 85 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 260 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 68 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado eble fare de rioĥanoj almenaŭ parte, de kio venus la loknomo laŭ la tiea Calahorra. Iam estis fortikaĵo. Fine de la 18-a jarcento Calahorra apartenis al la Duko de Frías.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de "Nuestra Señora de las Candelas" (en la foto).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]