Calakmul (komunumo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calakmul
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Campeche
Poŝtkodo 24640–24658
Kodo laŭ INEGI 04010
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 814
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 18° 29′ N, 89° 41′ U (mapo)18.483333333333-89.683333333333Koordinatoj: 18° 29′ N, 89° 41′ U (mapo) [+]
Alto 245 m
Areo 13 839,11 km² (1 383 911 ha)
Horzono UTC -6
Calakmul (Kampeĉo)
Calakmul (Kampeĉo)
DEC
Calakmul
Calakmul
Situo de Calakmul
Calakmul (Meksiko)
Calakmul (Meksiko)
DEC
Calakmul
Calakmul
Situo de Calakmul

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calakmul Municipality [+]
vdr

Calakmul estas unu el la 11 komunumoj de la meksika subŝtato Campeche, kiu situas sur la duoninsulo Jukatano en la centro-orienta parto de Meksiko (ofte oni diras ke temas pri la suda parto de Meksiko, sed laŭ la latidudo, la komunumo situas je preskaŭ sama nivelo kiel la ĉefurbo de Meksiko)

La ĉefurbo de la komunumo estas Xpujil. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 04010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 23.814 loĝantojn. El tiuj estis 12.140 viroj kaj 11.674 virinoj. La komunumo havas surfacon de 13839,11 km² (20,93 % de la surfaco de la subŝtato) kaj ĝi situas inter la gradoj 17°49’ kaj 19°10’ norda latitudo kaj 89°25’ y 90°17’ okcidenta longitudo. La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 245 metroj super la marnivelo; ĝenerale la alteco estas inter 100 kaj 300 metroj super la marnivelo. Norde la komunumo limas al la komunumoj Champotón kaj Hopelchén, oriente al Hopelchén, al la subŝtato Quintana Roo kaj al la ŝtato Gvatemalo, okcidente al la komunumoj Candelaria, Escárcega kaj Champotón.

En la komunumo ekzistas 56 loĝloko (statistike laŭ INEGI por urboj, vilaĝoj kaj domaroj); la plej multaj el ili estas tre etaj. La ĉefaj estas:

ĉefaj loĝlokoj en Calakmul.
Loĝloko Loĝantaro
Tuta Komunumo 23,814
Xpujil 3,222
Constitución 1,016
Zoh-Laguna 1,021
El Sacrificio 525
General Manuel Castilla Brito 496
Los Ángeles 464
Gustavo Díaz Ordaz (San Antonio Soda) 407

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

Ĉar la komunumo estas relative juna momente ne estas statistikaj datoj pri la kvanto de personoj kiuj parolas indiĝenan lingvon. Tamen estas tre verŝajne ke alta kvanto de la loĝantaro parolas indiĝenan lingvon; en la koncerna kazo ĉefe la jukatanan majaan lingvon (memnomigo: Màaya t'àan (Mayathan).

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]