Calvarrasa de Arriba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Calvarrasa de Arriba
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 37191
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 597  (2023) [+]
Loĝdenso 23 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 56′ N, 5° 33′ U (mapo)40.926666666667-5.5555555555556Koordinatoj: 40° 56′ N, 5° 33′ U (mapo) [+]
Alto 850 m [+]
Areo 25,73 km² (2 573 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Calvarrasa de Arriba (Provinco Salamanko)
Calvarrasa de Arriba (Provinco Salamanko)
DEC
Calvarrasa de Arriba
Calvarrasa de Arriba
Situo de Calvarrasa de Arriba
Calvarrasa de Arriba (Hispanio)
Calvarrasa de Arriba (Hispanio)
DEC
Calvarrasa de Arriba
Calvarrasa de Arriba
Situo de Calvarrasa de Arriba

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calvarrasa de Arriba [+]
vdr

Calvarrasa de Arriba estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco kaj al la Municiparo Zona de Cantalapiedra y Las Villas. Calvarrasa de Arriba estas tradukebla etimologie al Senarba Altebenaĵeto de Supro.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 25,73 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 603 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 200 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj.

Ĝi distas 10,6 km de Salamanko, provinca ĉefurbo, pli proksima ol Calvarrasa de Abajo, sed laŭ pli malbona ŝoseo.

Ĝi fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kun najbara Portugalio kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

La urbestro estas de maldekstra partio PSOE.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]