Kosta kolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Calypte costae)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kosta kolibro
Kosta kolibro, plenkreska masklo
Kosta kolibro, plenkreska masklo
Kosta kolibro, ino
Kosta kolibro, ino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Trokiledoj Trochilidae
Genro: Calypte
Specio: Calypte costae
Bourcier, 1839
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Kosta kolibroKosta-kolibro (Calypte costae) estas specio el klaso birdoj, ordo apodoformaj birdoj (Apodiformes) kaj familio kolibroj (Trochilidae).

Vivejo[redakti | redakti fonton]

Ĝi hejmas en okcidenta parto de Norda Ameriko, de dezertoj de Kalifornio kaj Arizono ĝis nordokcidenta parto de Meksiko. Ĝi natura hejmo estas al dezertoj, la subtropikaj aŭ tropikaj ebenaĵaj sekaj herbejoj, savanoj, la subtropikaj aŭ trópikaj ebenaĵaj sekaj veprejoj, urbaj areoj kaj landaj ĝardenoj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ĝia korpolongo estas 7,5-9 cm, la etendita flugila larĝo estas 11,4-12,1 cm, la korpomaso 9 gramoj. A maskla gorĝa makulo kaj lia frunto estas metal-brile lil-kolora, plia parto de lia korpo estas verda. La femalo estas malpli brilkolora kaj korpe ioemete pli granda ol la masklo.

Konduto[redakti | redakti fonton]

Ĝi nutras sin per nektaro, poleno kaj insektoj. Ĝin karakterizas, ke ĝi glisas iomete inter vizitado de du floroj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Dum la nuptoflugo, la maskloj formas vertikalajn ovalajn maŝojn en la aero, dume ili eligas altajn, tristajn fajfojn. La femalo mem konstruas la tasoforman neston sur arbustoj aŭ arbedoj, el molaj plantaj materialoj.

Ŝi demetas du ovojn, kiujn ŝi kovas dum 14-19 tagoj. La idojn prizorgas la masklo sola.

Bildaro[redakti | redakti fonton]