Calzada de Valdunciel
Calzada de Valdunciel | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37797 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 702 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 35 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 5′ N, 5° 42′ U (mapo)41.086388888889-5.7025Koordinatoj: 41° 5′ N, 5° 42′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 800 m [+] | ||
Areo | 20,03 km² (2 003 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Calzada de Valdunciel [+] | |||
Calzada de Valdunciel estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Calzada de Valdunciel estas tradukebla etimologie al Ŝoseo de Valdunciel. La tradicia nomo de la romiaj vojoj estis "calzada" kaj tie estis la Iter ab Emerita Asturicam (vojo el Mérida ĝis Astorga), plej konata kiel Vía de la Plata aŭ Ruta de la Plata.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 20,03 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 666 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 300 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 13 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Estas multaj restaĵoj de romia epoko ĉefe rilate al la ŝoseo. Tamen la setlejo mem fondiĝis komence de la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militojkaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis. La urbestro estas de dekstra partio PP.