Camfranglais

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Camfranglais (elp. kamfrangl, vortokunfando de la franclingvaj adjektivoj camerounais, français kaj anglais) estas lingvaĵo parolata en Kamerunio, konsistanta el miksaĵo de variaĵoj de la kameruna franca, angla kaj piĝina angla (kreola) lingvoj, krom vortfaradaj kontribuaĵoj el diversaj indiĝenaj lingvoj de Kameruno.

La lingva miksaĵo oftas inter gejunuloj (ĉefe inter la 12-16 jaraj) en la lando kaj konkurencas al la piĝina angla (kreola) kiel la plej kutima lingvafrankao[1]. Ĝi estas plej populara en la urbaj centroj kie renkontiĝas angla- kaj fancparolantaj gejunuloj[2]. Iuj akademianoj konsideras ke Camfranglais estas survoje fariĝi taŭga sendependa lingvo[1].

Nuntempe, Camfranglais konas vastan neoficialan uzon en la kameruna eduka sistemo. Kvankam Kameruno oficiale pretendas, ke kaj la franca kaj la angla estu oficialaj lingvoj en la eduksistemo, tamen elementaj lernejoj instruas nur pere de unusola lingvo. Do lernantoj en elementaj lernejoj unuavice parolas la saman lingvon. Estas nur ekde la mezlernejo ke lernado de alia lingvo fariĝas deviga. Tio helpas klarigi kial la uzo de Camfranglais aŭdeblas en mezlernejaj medioj, ĉar en la mezlernejo estas la unua fojo ke multaj studentoj de malsamaj lingvaj fonoj komencas ĉeesti la samajn lernejojn. Cetere, Camfranglais estas kaŝa lingvo, plejparte uzata de parolantoj kiel maniero kaŝi iliajn konversaciojn kiuj povas esti misteraj al aliaj. Kiel tia, ĝi kreskis rapide ene de la kameruna mezlerneja sistemo, kie studentoj uzas ĝin por komuniki sen esti komprenita de eksteruloj.[3]

Uzado kaj populareco[redakti | redakti fonton]

Camfranglais fariĝis akceptita kaj populara inter la urba junulara loĝantaro de Kameruno, precipe en Interreto. Fakte, ĉi tiu akcepto kreis tion kion kelkaj konsideras esti 'Camfranglais-sekto' inter la junularo. Kvankam la kialoj por tio ĉi estas multaj, Stein-Kanjora opinias, ke elektante ĝin super la franca, la angla aŭ indiĝenaj lingvoj, la junularo kapablis formi modernan, urban identecon, dise de la koloniaj kaj tribaj implicoj de pli malnovaj lingvoj[2].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Afrika franca lingvo

Franglais

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(fr) Roboto parolanta Camfranglais

Camfranglais.net (arĥivo Wayback maŝino)

Lernu, parolu la Camfranglais

(en) Eric Tsimi pri camfranglais en retkunsido "Translating the Future: “Motherless Tongues, Multiple Belongings II

Lydol, muzikoklipo en camfranglais

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (en) Niba, Francis Ngwa, "New language for divided Cameroon". BBC News, la 20-an de februaro 2007.
  2. 2,0 2,1 (en) Kiessling, Roland (2005). "'bak mwa me do' - Camfranglais in Cameroon". Lingua Posnaniensis. Poznan, Pollando: The Poznań Society for the Advancement of the Arts and Sciences. 47: 87–107. Naskiĝinte kiel kontraŭlingvo, Camfranglais ŝajnas iĝi ikono de la aperanta nova "projekto de identeco" (Castells 1997) de la moderna kameruna urbeco.
  3. Kouega 2003a.