Camilla Dévay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Camilla Dévay
Camilla Dévay, Dorottya Udvaros kaj Béla Udvaros
Camilla Dévay, Dorottya Udvaros kaj Béla Udvaros
Persona informo
Naskonomo Duda Éva
Naskiĝo 22-an de decembro 1922 (1922-12-22)
en Budapeŝto
Morto 10-an de novembro 1998 (1998-11-10) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Béla Udvaros
Infano Dorottya Udvaros
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Camilla Dévay [kamila dEvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dévay Camilla estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Duda Éva, ŝia persona nomvarianto estis Kamilla, ŝia edzo estis Béla Udvaros, ŝia filino estis Dorottya Udvaros.

Éva Duda[1][2] naskiĝis la 22-an de decembro 1922 en Budapeŝto, ŝi mortis la 10-an de novembro 1998 en Budapeŝto.

Béla Udvaros, Dorottya Udvaros kaj Camilla Dévay

Biografio[redakti | redakti fonton]

Camilla Dévay maturiĝis en komerca mezlernejo en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Akademio pri Teatro kaj Filmo en 1947. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Budapeŝto), sed ŝi estis arestita, ĉar dum la nazia erao ŝi estis trudtajpistino. Inter 1947–1957 ŝi estis en prizono aŭ ŝi estis deportita. Depost fiasko de la hungara revolucio de 1956 ŝi denove estis videbla en Teatro Jókai (Békéscsaba), poste en Teatro de Kecskemét (1957-1973), pli poste ŝi revenis al Békéscsaba ĝis la emeritiĝo en 1978. Tamen dum finiĝo de la socialismo en 1989 ŝi ricevis premiorolon, kie ludis kune Dévay kaj Dorottya Udvaros.

Ŝiaj teatraj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

Ŝiaj filmaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Mit csinált felséged 3-tól 5-ig? (1964)
  • Széchenyi meggyilkoltatása (televizia filmo, 1968)
  • Elveszett illúziók (1983)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]