Campolara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Campolara
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09650
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 50  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 7′ N, 3° 26′ U (mapo)42.119444444444-3.4272222222222Koordinatoj: 42° 7′ N, 3° 26′ U (mapo) [+]
Alto 963 m [+]
Areo 13,24 km² (1 324 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Campolara (Provinco Burgoso)
Campolara (Provinco Burgoso)
DEC
Campolara
Campolara
Situo de Campolara
Campolara (Hispanio)
Campolara (Hispanio)
DEC
Campolara
Campolara
Situo de Campolara

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campolara [+]
vdr

Campolara [kampoLAra] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos, sed atribuita ankaŭ al la pli sudorienta komarko La Demanda. La loknomo Campolara povas etimologie esti komprenita kiel Kampo de Lara, alude al iama posedanto.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
Preĝejo de Sankta Katalina.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 13,24 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 56 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas nur 3 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Katalina.

Sude de la loĝloko estas kverkaro (Quercus pyrenaica) kun ankaŭ kelkaj aceroj (Acer campestre) kaj aliaj specioj kiel juniperoj (Juniperus communis kaj Juniperus thurifera), kratagoj (Crataegus monogyna) kaj pruneloj (Prunus espinosa). La paŝtejoj estas uzataj por etensiva brutobredado de bovoj. Aliaj profitoi estas lignoproduktado kaj ĉasado.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]