Canales
Canales | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05212 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 36 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 0′ N, 4° 54′ U (mapo)41.002797222222-4.8997694444444Koordinatoj: 41° 0′ N, 4° 54′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 857 m [+] | ||
Areo | 7 km² ( 700 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Canales, Ávila [+] | |||
Canales [kaNAles] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Canales estas komprenebla etimologie kiel kanaloj (por irigacio).
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 6,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 39 loĝantojn. Ĝi perdis 120 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj.
Ĝi limas kun Fuentes de Año, Cabezas del Pozo, Langa, Bernuy-Zapardiel kaj Fuente el Saúz.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).