Capillas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Capillas
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34305
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 71  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 1′ N, 4° 53′ U (mapo)42.013333333333-4.8908333333333Koordinatoj: 42° 1′ N, 4° 53′ U (mapo) [+]
Alto 753 m [+]
Areo 18,27 km² (1 827 ha) [+]
Capillas (Provinco Palencio)
Capillas (Provinco Palencio)
DEC
Capillas
Capillas
Situo de Capillas
Capillas (Hispanio)
Capillas (Hispanio)
DEC
Capillas
Capillas
Situo de Capillas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Capillas [+]
vdr

Capillas [kaPIljas] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos. La loknomo Capillas estas komprenebla etimologie kiel Kapeloj, eble alude al la fakto ke iam la loĝloko havis kvin preĝejojn el kiuj restis nur unu.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Aŭgusteno kaj restaĵoj de la iama hospitalo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 18,27 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 72 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 440 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 36 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de romia setlado. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. Estis rilato al la tekstila industrio.

La loko aperis dokumentita por la unua fojo kiel «Fonte de Capela» en 916, kiel unu el unuaj reloĝejoj de la regiono. Ĝi estis feŭdo de la episkopoj de Leono, kiuj grupigis la lokanojn kaj muregigis la loĝlokon; la murego havis du pordegojn, el kiuj konserviĝis nur unu, aligita al la konstruaĵo de la urbodomo.​

En la 18-a jarcento estis unu de la plej gravaj hospitaloj de la regiono, kun 22 litoj kaj kirurgejo.​ De tiu edifico restis apenaŭ kelkaj kolonoj de la korto de la kapelo.​

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo de Sankta Aŭgusteno, sektoroj de la Kanalo de Kastilio kun farunfabriko, fontoj, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]