Saltu al enhavo

Carcedo de Burgos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carcedo de Burgos
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09193
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 488  (2023) [+]
Loĝdenso 19 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 3° 37′ U (mapo)42.285833333333-3.6227777777778Koordinatoj: 42° 17′ N, 3° 37′ U (mapo) [+]
Alto 990 m [+]
Areo 25,68 km² (2 568 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Carcedo de Burgos (Provinco Burgoso)
Carcedo de Burgos (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Carcedo de Burgos
Carcedo de Burgos (Hispanio)
Carcedo de Burgos (Hispanio)
DEC
Situo de Carcedo de Burgos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Carcedo de Burgos [+]
vdr

Carcedo de Burgos [karZEdo deBURgos] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
Lagetoj de Carcedo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,68 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 448 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 12 km de Burgoso, provinca ĉefurbo. Al la municipo apartenas la loĝloko Modúbar de la Cuesta.

Proksime estas kverkaro Berzal, eble origino de la loknomo Carcedo el "Quercus". Tie estas fontoj kiel Balde Olmos, ĉe kiu post instalado de ventogeneratoroj oni rekuperis lagetojn kiuj nun estas malsekeja hejmo de akvobestetoj.​

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Carcedo de Burgos formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos en la kategorio de izolaj loĝlokoj, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos. La abato de la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo estis ordinara urbestro.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]