Carlo Muratori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Carlo Muratori
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1954 (1954-09-19) (69-jaraĝa)
en Sirakuzo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo muzikistokantaŭtoro
vdr

Carlo Muratori (Sirakuzo, 19-an de septembro 1954) estas itala muzikisto.

En 1994 komencis la kantverkadon. Li subskribis registran kontrakton kun la CGD de la Warner, por kiu li publikigis du diskojn, pri kiuj li estas la aŭtoro de la tekstoj kaj komponisto: Canti e Incanti (1994), kaj Stella Maris (1996). Kun la unua li gajnis la nacian premion Piero Ciampi. En junio 1995 li partoprenis en la Sonoria festo en Milano por Max-Generation. Du muzikaĵoj en la albumo tiam estis enmetitaj en la muziko de La Piovra 7. Kun Stella Maris li gajnis la unuan premion en la voĉdonado organizita de Vivere Giovani (de la ĵurnalo La Sicilia) kiel la plej bona albumo de la sicilia aŭtoro en 1996.

En junio 1997 en Vercelli li estis invitita reprezenti Sicilion ĉe Folkermesse, la eksperimenta orkestro de etna muziko formita de la plej reprezentaj italaj muzikistoj (Ambrogio Sparagna, Riccardo Tesi, Daniele Sepe, Elena Ledda, Lucilla Galeazzi kaj aliaj).