Carlos Baute
Carlos Baute | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 8-an de marto 1974 (50-jaraĝa) en Karakaso |
Ĝenroj | pop |
Profesio | kantisto |
Retejo | www |
Persona informo | |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Venezuelo • Hispanio |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | kantaŭtoro |
TTT | |
Retejo | http://www.carlosbaute.com/inicio.aspx http://www.carlosbauteoficial.com |
Carlos BAUTE [KARlos BAŬte] estas venezuela kantisto kaj lia agado temas principe pri ĝenro pop. Baute estis aktoro en venezuela telenovelo nomiĝanta Destino de mujer en 1997. Li aperis en hispanaj televidserioj kaj televidprogramoj kelkfoje. Tiu kantisto ricevis kelkajn premiojn de diversaj korporacioj.[1]
Biografio kaj persona vivo[redakti | redakti fonton]
Li havas hispanajn kaj kubajn prapatrojn. Baute havas tri filojn kun Astrid Klisans, kiu estas arkitekto kaj pozisto. Viro kiu nomiĝas José Daniel asertis ke li estas filo de la kantisto, sed Baute ne konfirmis tion.[2]
Diskaro[redakti | redakti fonton]
Jen la diskoj rilataj al kantisto:[3]
- Orígenes (1994)
- Yo nací para querer (1999)
- Dame de eso (2002)
- Peligroso (2004)
- De mi puño y letra (2008)
- Amarte bien (2010)
- En el buzón de tu corazón (2013)
- Orígenes y tambores (2016)
- De amor y dolor (2019)