Carmen Sylva
Carmen SYLVA, pseŭdonimo de princino Elisabeth Pauline Ottilie Luise zu Wied, nomata ankaŭ Elizabeta, reĝino de Rumanio (naskiĝis la 29-an de decembro 1843 en Kastelo Monrepos apud Neuwied (Germanio); mortis la 2-an de marto 1916 en Bukareŝto), estis reĝino de Rumanio (kiel edzino de reĝo Karolo la 1-a) kaj verkistino.
Ŝi subtenis la Esperanto-movadon kaj donacis al Rumana Esperanto-Asocio ekskluzivan rajton de tradukado de ŝiaj verkoj. La "Historio de Esperanto" de Adam Zakrzewski de 1913, p. 138, nomis ŝin "vera esperantistino".
Verkoj en Esperanto
- Dragomira. Trad. Karolo Devoucoux. Bucureşti: Vatra Luminoasă, 1908
- El la plumo de rumana reĝino (Din pana reginei României). Red. Ionel Oneţ, Berkeley: Eldonejo Bero, 1994
- Sufero (Suferinţă). Trad. Siegfried Lederer. Wolfenbüttel: Heckners Verlag, 1908
- La vizio de la poeto (Viziunea poetului). Trad. Kasimir Eucharis. London: Centra Angla Esperantejo