Caroline Herschel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Caroline Herschel

germana astronomino
Persona informo
Naskiĝo 16-a de marto 1750
en Hanovro, Germanio
Morto 9-a de januaro 1848
en Hanovro, Germanio
Tombo Gartenfriedhof
Lingvoj germana
Loĝloko Anglio
Ŝtataneco Reĝlando Hanovro
Familio
Patro Isaac Herschel
Patrino Anna Ilse Moritzen
Frat(in)o William Herschel
Okupo
Okupo astronomo • matematikisto • kantisto
TTT
Retejo http://www.fembio.org/english/biography.php/woman/biography/caroline-herschel
vdr
Caroline Herschel

Caroline Lucretia HERSCHEL (naskiĝis la 16-an de marto 1750 en Hanovro, mortis la 9-an de januaro 1848 samloke) estis germana astronomino. Ŝi subtenis la laboron de sia frato William Herschel, sed ankaŭ brilis per memstaraj esploroj, ekz. la malkovro de pluraj kometoj.

Caroline Herschel pasigis sian junaĝon en Hanovro. La patro, la militarmuzikisto Isaak Herschel, ebligis al siaj idoj muzikan edukadon, oni multe muzikis en la familio, sed ankaŭ praktikis filozofion kaj astronomion.

En la jaro 1772 la patro mortis, kaj la 22-jara Caroline ekloĝis en Bath, Anglio, kie ŝia frato William Herschel jam laboris kiel orgenisto kaj koncertestro. Li bezonis ŝian helpon en la dommastrumado, sed ankaŭ volis doni al ŝi la eblecon, komenci karieron kiel kantistino. Mallonge poste ŝi jam okupis gvidajn rolojn en koruso kaj gajnis bonan reputacion kiel kantistino, sed krome ŝi ŝatis la alian pasion de sia frato: la astronomion.

Ŝi helpis al sia frato konstrui teleskopojn kaj lernis la teoriajn bazojn por la observado de la ĉielo. Grava evento estis por ŝi la malkovro de la planedo Urano far ŝia frato William en la jaro 1781. William Herschel subite estis fama sciencisto, kaj ŝi devis decidi, ĉu ŝi daŭrigu sian kantistan karieron en Bath aŭ iĝu scienca asistantino de sia frato, kiu en la urbo Slough ricevis postenon kiel astronomo de la rego George III. Ŝi decidis ĉi-lastan, iĝis dungitino de la reĝo kaj gajnis salajron de 50 pundoj jare.

En la jaro 1783 ŝi malkovris tri nebulozojn kaj inter 1786 kaj 1797 ok kometojn. En 1797 ŝi publikigis indekson al la katalogo de John Flamsteed, kiu ampleksis 561 stelojn (Catalogue of Flamsteed's Stars, not Inserted in the British Catalogue).

En la jaro 1822 William Herschel mortis. Kelkajn semajnojn poste Caroline Herschel revenis al Hanovro kaj daŭrigis siajn astronomiajn agadojn. Ŝi ordigis la materialon de sia frato kaj ebligis al lia filo John Herschel daŭrigi la patrajn laborojn.

Aro da renomaj sciencistoj vizitis ŝin en Hanovro. Ŝi gajnis plurajn altrangajn honorojn, i.a. en 1828 la oran medalon de la Royal Astronomical Society, kies honora membro ŝi iĝis en 1835.

En la aĝo de 97 jaroj Caroline Herschel mortis en Hanovro. Neniu el la kometoj, kiujn ŝi malkovris, estis nomata laŭ ŝi, sed kratero sur la luno kaj unu planedeto 281 Lucretia ricevis ŝian nomon.