Casablanca (filmo)
Casablanca | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Casablanca |
Produktadlando | Usono |
Originala lingvo | Angla lingvo |
Kina aperdato | 26-a de novembro 1942 |
Daŭro | 102 min. |
Ĝenro | Dramo/Romanco |
Kameraado | Arthur Edeson |
Buĝeto | Usona $950.000 (taksata) |
Reĝisoro(j) | Michael Curtiz |
Produktisto(j) | Hal B. Wallis |
Scenaro | Julius J. Epstein, Philip G. Epstein, Howard Koch |
Filmita en | Usono |
Loko de rakonto | Kazablanko |
Muziko de | Hugo W. Friedhofer kaj Max Steiner |
Rolantoj | Humphrey Bogart • Ingrid Bergman • Paul Henreid • Claude Rains • Conrad Veidt • Sydney Greenstreet • Peter Lorre • Jenő Gerő • Madeleine LeBeau • Dooley Wilson • Joy Page • Helmut Dantine • John Qualen • Frank Puglia • Leonid Kinskey • Curt Bois • Ludwig Stössel • Ilka Grüning • Trude Berliner • Louis V. Arco • Marcel Dalio • Hans Heinrich von Twardowski • Alberto Morin • Barry Norton • Dan Seymour • George Dee • George Meeker • Georges Renavent • Gino Corrado • Jamiel Hasson • Jean De Briac • Jean Del Val • Leo White • Leon Belasco • Norma Varden • Paul Panzer • Paul Porcasi • Richard Ryen • Creighton Hale • George J. Lewis • Gregory Gaye • Frank Mazzola • Wolfgang Zilzer • Ellinor Vanderveer • Oliver Blake • Adrienne D'Ambricourt • William Edmunds • Louis Mercier |
Produktinta firmao | Warner Brothers |
Distribuo | Warner Brothers |
Honorigoj | Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Reĝisoro • Akademia Premio por la Plej Bona Neoriginala Scenaro • National Board of Review: Top Ten Films |
IMDb | |
Casablanca estas 1942-a filmo de Michael Curtiz, kun Ingrid Bergman, Humphrey Bogart, Sydney Greenstreet, Paul Henreid, Peter Lorre, Claude Rains, Conrad Veidt, Dooley Wilson, k.a.
En la Maroka urbo Casablanca regata de okupaciita Francio, Rick Blain estas trinkejestro, kiu pozas esti neŭtrala kaj nekoncernata dum la Dua mondmilito. Lia amiko Ugarte, kaptote de germana polico, donas al li du validajn pasportojn, kiuj rajtigas eliri el la lando. Ilsa, eksamantino de Rick, petas, ke Rick donu la pasportojn al ŝi kaj ŝia edzo, Viktor Lazlo, estro de ĉeĥaj kontraŭstarantoj. Rick ankoraŭ amas ŝin, kaj proponas al ŝi uzi la pasportojn por foriri kune kun li. Ŝi akceptas, sed enaviadiliĝonte Rick diras, ke la forirado de Lazlo estas pli grava ol la lia.
Kvankam la filmo celas militan propagandon, kaj enhavas historiajn erarojn, ĝi estas belega kaj unu el la plej bonaj filmoj el la kinhistorio. Ĝi merite ricevis tri oskarojn: plej bona filmo, plej bona reĝisorado, kaj plej bona adapto de manuskripto.