Casali del Manco
Casali del Manco | |||
komunumo de Italio (2017–) vd | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | Italio | ||
Regiono | Kalabrio | ||
Provinco | CS Kosenco | ||
Geografia situo | 39° 17′ N, 16° 25′ O (mapo)39.29155555555616.408611111111Koordinatoj: 39° 17′ N, 16° 25′ O (mapo) | ||
Alto super marnivelo | 647 m | ||
Areo | 168,95 km² | ||
Loĝantaro | 9517 (2023) | ||
Loĝdenso | 56 loĝantoj/km² | ||
Subdividaĵoj | Casole Bruzio, Pedace, Serra Pedace, Spezzano Piccolo kaj Trenta | ||
Najbaraj komunumoj | Aprigliano, Celico, Cosenza, Longobucco, Pietrafitta, Rovito, San Giovanni in Fiore kaj Spezzano della Sila | ||
Patrono | Johano Paŭlo la 2-a | ||
Festa tago | 22-a de oktobro | ||
Nomo de loĝantoj | casalini | ||
Poŝtkodo | 87059 | ||
Imposta kodo | M385 | ||
Kodo laŭ ISTAT | 078156 | ||
Telefona prefikso | 0984 | ||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||
| |||
Casali del Manco estas komunumo de Italio, en la regiono Kalabrio kaj la provinco Kosenco. Ĝi fondiĝis la 5-an de majo 2017 el la kalabriaj komunumoj Casole Bruzio, Pedace, Serra Pedace, Spezzano Piccolo kaj Trenta. Laŭ la referendumo la 26-an de marto 2017, en kiu en Casole Bruzio 50,4 elcentoj, en Pedace 76,7 elcentoj, en Serra Pedace 71,5 elcentoj, en Spezzano Piccolo 49,5 elcentoj kaj en Trenta 77,2 elcentoj de balotantoj voĉdonis favore al la kunfandiĝo,[1] aprobita de la Kalabria Regiona Konsilio la fuzio estis decidita, ankaŭ por Spezzano Piccolo malgraŭ la mallarĝe negativa voĉdono. La municipa administracio situas en Casole Bruzio.
Najbaraj komunumoj estas Aprigliano, Celico, Cosenza, Longobucco, Pietrafitta, Rovito, San Giovanni in Fiore kaj Spezzano della Sila.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo la Presila cosentina dice “Si” alla fusione dei cinque comuni in “Casali del Manco”, Qui Cosenza, la 27-an de marto 2017, alirita la 10-an de aprilo 2018 (itale)