Castildelgado
| Castildelgado | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 09259 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Juan Antonio Eraña Alonso | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 34 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 42° 26′ N, 3° 5′ U (mapo)42.437222222222-3.0844444444444Koordinatoj: 42° 26′ N, 3° 5′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 770 m [+] | ||
| Areo | 5 km² ( 500 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Castildelgado [kastildelGAdo] estas loĝloko kaj municipo en la plej oriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la oriento de la komarko Montes de Oca, lime kun Rioĥo. La loknomo Castildelgado estas etimologie komprenebla kiel Maldika Kastelo. Ĝi estas ĉe la Jakoba Vojo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 4,95 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 33 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono; oni perdis eĉ 60 el 1991, tio estas trioniĝo.
Ĝi distas 55 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Redecilla del Campo, Ibrillos, Bascuñana kaj Viloria de Rioja.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Nune pro malgranda loĝantaro la municipo estas regata per la sistemo de malferma asembleo.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.





