Castrejón de Trabancos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Castrejón de Trabancos
Fundación Joaquín Díaz - Iglesia de Santa María del Castillo - Castrejón de Trabancos (Valladolid).jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47512 [+]
Demografio
Loĝantaro 170  (2021) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 15′ N, 5° 10′ U (mapo)41.252777777778-5.1705555555556Koordinatoj: 41° 15′ N, 5° 10′ U (mapo) [+]
Alto 747 m [+]
Areo 30,2 km² (3 020 ha) [+]
Situo de Castrejón de Trabancos
Situo de Castrejón de Trabancos

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Castrejón de Trabancos [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Castrejón de Trabancos [kastreĤON detraBANkos] estas municipo en la sudokcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Vintero (Tero de Vino, en hispana Tierra del Vino) en la sudokcidento de la provinco. Castrejón de Trabancos estas komprenebla etimologie kiel Kasteleto de Trabancos alude al trapasanta rivero Trabancos.

Castrejón de Trabancos en la provinco Valadolido.
La Vintero de la provinco Valadolido, oranĝe, sudokcidente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 30,20 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 170 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 115 el 1991. Ĝi distas 69 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado eble ĉirkaŭ la 9-a jarcento kaj certe sur monteto ĉe la rivero ĉirkaŭ la 11-a jarcento sur strategie defendebla loko. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En tiu periodo, la separo inter Leono kaj Kastilio faris ĝin landlima kaj fortikita loko, scenejo de ofta militagado. Poste, en la jaro 1265 jam oni registris dokumentojn pri la tiam nomita Villa de Castrilon kiu en la 15-a jarcento estis posedo de la Senjorlando de la familio Fonseca, gravaj kastiliaj nobeloj.

Aktualo[redakti | redakti fonton]

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, kaj beto) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la baroka preĝejo de la 18-a jarcento el briko kun novklasikisma ĉefretablo. Krome estas blazondomoj, la urbodomo, kaj ruinoj de iama preĝejo de la Kastelo, ruinigita ekde la Hispana Milito de Sendependigo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]