Ceñito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Ceñito
forlasita vilaĝo
Administrado
Demografio
Geografio
vdr


Ceñito estas senhoma loko en municipo Sos del Rey Católico de provinco Zaragozo, en la komarko Cinco Villas da la historia hispana regiono Aragono.

Loknomo[redakti | redakti fonton]

En la libroj, kartularo kaj dokumentoj aludas al la loko per jenaj variantoj: Cinnito, Cignitu, Cinido, Cinitu, Cingito, Cingitu kaj Cineto. [1]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kvankam Ceñito apartenas al la municipo Sos, ĝi estas proksima al Navardún kaj al Gordún, en medio de neloĝataj domoj kaj kamparaj vilaĝetoj. La antikva templo okupas malgrandan monteton maldekstre de vojo, ĉirkaŭita de proksimaj domoj en ruinoj. Ĝi estas tre bone videbla, kaj oni bezonas nur veturi 200 m sur tera vojo en bona stato por esti tutapude de la preĝejo. [2] [3]

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝi apartenis al la monaĥejo "San Nicolás de Ceñito" (Sankta Nikolao el Ceñito) en 1100, de kiu nuntempe ne estas restaĵoj. Oni ne konas la datojn de la malapero de la monaĥejo Sankta Nikolao, el kiu restis nur ĝia preĝejo, kiu hodiaŭ estas en malbona stato, sen pordo kaj kun ĝia tegmento detruita, konservante la absidon kovritan per ĝia primitiva ŝtono kiel la ĉefa romanika atestanto. [4]

Ĝi estis konstruita en unua fazo en la jardeko de 1050 ĝis 1060 kaj pligrandigita en dua fazo ĉirkaŭ la jaro 1100, ĉar en la absido] estas la sekva surskribo: "sancte nicolae era MĈXVIII" (hispana epoko). En reformo, kiu okazis ĉirkaŭ 1150, la tempo de maksimuma vastiĝo de Ceñito, la absido estis tute refarita. [1]

En 1375 la reĝo Pedro la 4-a de Aragono, konata kiel "la Ceremonia", donis al urbo Sos la tutan areon de Ceñito. [4]

En multnombraj dokumentoj aperas la nomo de ĉi tiu vilaĝo, ekde la jaro 1080 ĝia 1323. Estas ne konata la dato, kiam la vilaĝo Ceñito estis senhomigita sed, en 1610, kiam la fama portugala geografo J.B. Labaña trapasis ĉi tiun areon, li rakontas, ke ĝi jam estis forlasita, kaj ke ĝiaj loĝantoj ekloĝis en Sos. [1]

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo, dediĉita al Sankta Nikolao, estas la plej granda konstruaĵo en Ceñito kaj situas en la supra areo de la vilaĝo, regante la vilaĝon, kvankam kelkajn dekojn da metroj de ĝi. La preĝejo havas ortangulan planon kun ununura navo kaj duonronda absido orientita al la oriento. La mezuradoj de la interno de la navo estas reduktitaj, kun longo de 13'6 m kaj larĝo je 5'15 m. [5]

En la komarko Cinco Villas ĝi estas la plej malnova romanika konstruaĵo en lombarda stilo kaj konservas kelkajn kvadratitajn frisojn laŭ la stilo el Jaca. Jam en la tempo de la aragona reĝo Petro la 1-a, ĝi estis la unua preĝejo en tiu ĉi regiono, kiu havis romanikan krismonon. [4]

Ĝi estas preĝejo kun ununura navo de rimarkinda alteco, artikita kun la kapo per pastrejo. Ĝi estas pli dika kaj forta ĉe sia komenco, malpliigante sian dikecon al la tria kurso sur la soklo de la absida bazo. La kapo estas kunmetita de glata absido ekstere centrita per embrazura fenestro. Ĝi finiĝas per simpla kornico. La pordejo de la templo malfermiĝas je la piedo de la suda muro kaj konsistas el du arkivoltoj. La ekstero estas bordita per kvadratita frizo laŭ stilo el Jaca, kiu ne elstaras sur la muro. La timpano, kiu formas la malfermon de la apsida fenestro estas ornamita kun Triunueca krismono, kun surskribo sur ambaŭ flankoj de la kaŝpasejo: "SCI - NICOLAI". La krismono havas ses brakojn, sed kun la literoj "Alfa" kaj "Omega" en ŝanĝitaj lokoj kaj la "S" inversigita. [2] [6]

La absido estas kovrita per kvaronsfera ŝtonvolbo. La apartigo inter la volbo kaj la apsida tamburo estas farita per kvadratita imposto, kiu daŭras en la pastrejo. La sama dekoracio troviĝas en la polvkovrilo de la fenestro. [7] [8]

La primitiva preĝejo, konstruita en la tempo de la reĝo Ramiro la 1-a de Aragono, konsistis el simpla navo, kun granda evoluo en alteco, kaj de kiu konserviĝas la suda fasado kaj la plej granda parto de la norda kaj okcidenta muroj. Kun la reformo de la 12-a jarcento malaperis la primitiva kapo, la pordo kaj la fenestroj, kiuj troviĝis en la suda muro. [1]

Ene de la konstruaĵo estas pluraj disaj ornamaj elementoj: S-forma reliefo kun spiralaj finoj, tri palmetoj, similaj al tiu sur la ekstera fenestro, alia serpenteca plantmotivo super la absida fenestro, kaj kruco laŭ stilo el Malto sub ĝi. [9]

Estas menciinde[redakti | redakti fonton]

La Ermitejo "San Nicolás de Ceñito" en la Val d'Onsella fariĝis parto de la listo de endanĝerigitaj heredaĵoj farita de la prestiĝa asocio "Hispania Nostra". [10] [11] [12]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]