Centra Dialekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Centra dialekto, Central DialektWest-Europisch estas internacia planlingvo proponita de svedo A. Nilson en 1896, en 1899 ĝi estis reprezentita kiel Dialekt Centralia. Estas kompromisplanlingvo bazita sur la angla kun vortoj el hispana kaj franca lingvo. Ŝajnas ke ĝi estis influita de Anglo-franca projekto.

Ekzempleto:

Citaĵo
 El auctor pretend un bene volent attention pour cecie sistem, car it is progressed from diligent etudi in Volapük, Esperanto, Anglo-franca lingua...   La aŭtoro pretendas bonvolan atenton al tiu sistemo, ĉar ĝi progresis el diligenta studo pri Volapuko, Esperanto, Anglo-franca lingvo... 
— Ekzemplo de Centra dialekto

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Nilson, A., Il dialekt Centralia, Gefle, 1899