Centra Milita Komisiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Centra Milita Komisiono estas buroo pri militfortoj kiel Ministerio pri defendo en aliaj landoj. La Komisiono ekzistas en multaj aziaj socialismaj ŝtaoj, kiu estis influita el politika sistemo de Ĉinio.

Koncepto[redakti | redakti fonton]

Laŭ komunisma vido, komunista partio kaj ŝtato bezonas grandaj militfortoj por militi kontraŭ malamikaj militfortoj de partio. Ekzemple, Sovetia registaro dum la Oktobra revolucio kreis "Ruĝan gvardion", por renversi portempan registaron kaj krei militfortojn por revolucio. La "Ruĝa gvardio" de RSFSR poste iĝis Ruĝa armeo, la militfortoj de Sovetunio. Tamen, militfortoj kun granda povo eblas influi en partia politiko kaj eblas renversi sian registaron tra Puĉo. Por kontroli militfortojn, Komunismaj ŝtatoj kiel Sovetunio kreis poston de Politika komisaro por kontroli kaj monitori ĉefecon de militfortoj.

En Ĉinio, Dum la epoko de Ĉina Respubliko, la gvidanta partio de Ĉina Respubliko, Ĉina Nacia Partio havas Nacian Revolucian Armeon (NRA). Kontraŭ NRA, Ĉina Komunista Partio kreis novan armeon Popola Liberiga Armeo, poste iĝos nunaj militfortoj de Ĉinio. Dum la Ĉina enlanda milito kaj Ĉin-Japana milito, Ĉina Komunista Partio militis kontraŭ Japana imperio en okupita teritorio de Japonio. Kiel geriloj, Komunista partio liberigis ĉinajn vilaĝojn kaj propagandis politikojn por ĉina popolo. Tiu strategio poste sukcesis kiel militdoktrino de Maoismo.

Ĉar granda rolo de militfortoj en politiko, la estro de partio devigas kontroli siajn militfortojn. Por tiuj kialoj, Ĉina Komunista Partio havas Centran Militan Komisionon por kontroli kaj komandi militfortojn. En Ĉinio, ministerio pri nacia defendo ne komandas PLA, sed nur reprezentas PLA en aliaj ŝtatoj. La rolo de Centra Milita Komisiono estas malsama laŭ landoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]