Centro-Park

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enirejo de la amuzparko CentrO.PARK

Centro-Park (propra skribmaniero CentrO.PARK) estas amuzparko kaj ero de la Neue Mitte Oberhausen en la urbo Oberhausen. La mastruma societo de Centro instalis la parkon kadre de la projekto „Neue Mitte“ [Nova Centro] sur neuzata industritereno kaj malfermis ĝin en 1996. La parko en la komenco estis promenparko, kiu etendiĝis je 8,5 hektaroj. La Centro-mastrumantoj tamen pliampleksigis la parkon, konservante ĝin naturecan karakteron.

La 23-an de septembro 2006 oni registris la unu-milionan vizitanton en la parko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]