Centro Internacia de Esplorado pri Anarkiismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Centro Internacia de Esplorado pri Anarkiismo
biblioteko • faka biblioteko • memora institucio • arkivo • infoshop
Komenco 1957 vd
Geografia situo CH1903: 539137 / 153087 (mapo)46.52636.6454Koordinatoj: 46° 31′ 35″ N, 6° 38′ 43″ O; CH1903: 539137 / 153087 (mapo)
Lando(j) Svislando vd
Situo Laŭzano
Adreso Avenue de Beaumont 24
Poŝtkodo 1021
Centro Internacia de Esplorado pri Anarkiismo (Kantono Vaŭdo)
Centro Internacia de Esplorado pri Anarkiismo (Kantono Vaŭdo)
DEC
Centro Internacia de Esplorado pri Anarkiismo
Centro Internacia de Esplorado pri Anarkiismo
Lokigo de Kantono Vaŭdo en Svislando
Map
Centro Internacia de Esplorado pri Anarkiismo
Ideologio

anarkiismo

Membro de Fédération internationale des centres d'études et de documentation libertaires vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Centro Internacia de Esplorado pri Anarkiismo (france Centre International de Recherches sur l'Anarchisme CIRA) estis fondita en la jaro 1957 en Ĝenevo, Svislando. Ekde la jaro 1989 ĝi situas en Laŭzano, (france Lausanne), Svislando, en parto de vilao, kie volontuloj mem konstruis la taŭgajn ejojn por arkivejo. Tiu biblioteko kolektas, konservas kaj metas je dispono librojn, periodaĵojn kaj dokumentojn, kiuj iel rilatas al la historio, movado kaj ideoj de anarkiismo.

La kolektoj[redakti | redakti fonton]

10 000 libroj en plej diversaj lingvoj, ĉefe en la franca, itala, hispana, germana, angla, kaj Esperanto, ekde 1848 ĝis nun.

4000 periodaĵoj, inter aliaj proks. cent vivantaj kolektoj.

Pluraj centoj da registraĵoj ĉu aŭddokumentoj ĉu viddokumentoj.

Pluraj dekoj da kolektoj de dokumentoj ĉu de preciza persono ĉu de preciza organizo.

Diversaj kolektoj: poŝtkartoj, fotoj, afiŝoj.

Ciferigado survojas. Jam pli ol 30 000 notoj ekzistas. www.cira.ch/catalogue

Internacia kunlaboro[redakti | redakti fonton]

Ekzistas similaj centroj, arkivejoj en Eŭropo kaj kunlaboro ekzistas kadre de internacia federacio www.ficedl.info. Komuna katalogo atingeblas per www.rebal.info