Cefeo (konstelacio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Cepheus)
Ĉi tiu artikolo temas pri konstelacio. Por estaĵo en la helena mitologio rigardu la paĝon Cefeo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilojn CEF kaj CEP.
Cefeo
konstelacio 
Latina nomo Cepheus
(genitiva Cephei)
Mallongigo Cep
Imagata bildo
Najbaraj Konstelacioj
CignoLacertoKasiopeoĜirafoDrakoMalgranda Ursino 
Observaj datumoj
(Epoko 1875.0)
Rektascensio 20h 0m 0s ... 8h 0m 0s
Deklinacio 52° 45' 0" ... 88° 0' 0"
Areo 588 kvadrataj gradoj
Rango laŭ la areo 27
Enhavo
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 1
Videbla magnitudo de la plej hela stelo 2,44
Videbleco
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco -38° ... 90°
Latitudoj de plena videbleco -2° ... 90°
Tempo de jaro de la plej bona videbleco Novembro
Historio
Unua priskribo Ptolemeo
Jaro de unua priskribo
Verko, en kiu ĝi estis priskribita
Postaj ŝanĝoj
vdr

Cefeo estas konstelacio de tera ĉielo.

La alfa stelo de Cefeo nomiĝas Alderamin, kies nomo signifas "dekstra brako".

Mitologio[redakti | redakti fonton]

La konstelacio Cefeo, Aratea de Leiden, 9-a jarcento

Laŭ la helena mitologio[1] Cefeo estis la reĝo de Etiopujo, la edzo de Kasiopeo kaj la patro de Andromedo. Li partoprenis kun Jazono kaj la Argonaŭtoj al la konkerado de la Ora Ŝaffelo.

Nuntempe li regas en la nokta ĉielo kune kun la herooj de la fama legendo. Ili ĉiuj estas konstelacioj kaj loĝas ne malproksime unu de la aliaj: Kasiopeo Pegazo, Andromedo, Perseo.

La dekstra piedo de Cefeo preskaŭ ripozas sur la pinto de la vosto de la Malgranda Ursino, kie brilas la Polusa Stelo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Le livre de la mythologie (la libro de la mitologio), eld. Découverte Cadet Gallimard 1987