Cerealujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cerealujo de Campo de Criptana.

Cerealujo estas magazeno de cerealoj de municipa koncerno kies ĉefa funkcio konsistis fari pruntojn de cerealoj en atingeblaj kondiĉoj al necesaj lokanoj. Ili estis kutimaj en Hispanio kaj aliaj landoj.

Deveno kaj historio[redakti | redakti fonton]

Oni diras, ke la deveno de la Cerealujoj datiĝas el la biblia patriarko Jozefo kiu gubernante Egipton ordonis magazeni en ĉiuj provincoj grandajn kvantojn de tritiko por la sep jaroj de malfekundeco kiuj venos post la sep jaroj de abundo. Ankaŭ la romianoj adoptis ilin kaj en Kastilio estis stablitaj pere de insterkonsentoj de la lokanoj de kelkaj vilaĝoj aŭ al privataj fondaĵoj de bonfaraj personoj gravulaj, inter kiuj elstaris la kardinalo Cisneros kiu fondis proprakoste la Cerealujojn de Toledo, Alcalá de Henares, Torrelaguna kaj kelkajn aliajn. Poste ili generaliĝis ĉie ajn kaj estis starigitaj en ĉiu vilaĝo sub regado kaj administrado de stabo de funkciuloj. En la Mezepoko tiu sistemo estis liberigo el la uzado de la monpruntoj fare de judoj, ĉar islamanoj kaj kristanoj laŭleĝe ne povis fari tion. El la 18a jarcento la sistemo de la Cerealujoj eksmodiĝis pro la disvastigo de bankoj kaj la moderna sistemo kapitalismo.

Post la Hispana Enlanda Milito la reĝimo de Francisco Franco pro pli precizaj tialoj denove bezonis Cerealujojn, tute aliaspektaj, videblaj ĉie ajn en la lando.

Karakteroj[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵoj estis kutime tre solidaj por kaŭzi fidindajn inpresojn kaj krome bone konservi tritikon. Tiele ankoraŭ konserviĝas mezepokaj konstruaĵoj kiuj nune kompreneble uzatas por aliaj celoj, ĉefe kulturaj kiel konservado de la propra konstruaĵo, ofte de historia kaj arkitektuta intereso.