Cetinjer Zeitung

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Cetinjer Zeitung estis germanlingva ĵurnalo kies redakcia sidejo estis en Cetinjo, Montenegro. Eldonis ĝin inter aŭgusto 1916 kaj oktobro 1918 la imperiestra kaj reĝa militista registaro K.u.K. Militär-Generalgouvernement in Montenegro.

Post la unua numero oni eldonis kroman kroatlingvan version. Pluse oni planis en 1916 versiojn en la hungara kaj albana lingvoj. Laŭ propraj asertoj la fokuso estis pri oficialaj informoj koncerne la administratan regionon. Alia parto neoficiala ampleksis novaĵojn diversajn, raportojn (kulturajn) pri la tieaj regionoj kaj la enloĝantoj kaj informojn pri la malamika eksterlandaro.[1]

Ĉefredaktistoj estis Georg Kumičić, Ernst Klein, Gottlieb Hinko kaj Alfred Singer. La produkto aperis ĉiujn dimanĉon kaj ĵaŭdon.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "An unsere Leser". - 17.8.1916, p. 3

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]