Chabičov (Šternberk)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Chabičov
Koordinatoj: 49° 45′ 58″ N 17° 17′ 48″ O / 49.76611 °N, 17.29667 °O / 49.76611; 17.29667 (mapo)
Chabičov
germane Gobitschau
vilaĝo
Chabičov (Šternberk), hlavní ulice (2).jpg
Ĉefstrato
Oficiala nomo: Chabičov
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Olomouc
Administra municipo Šternberk
Historia regiono Moravio
Montaro Nízký Jeseník
Domoj 38 2011
Situo Chabičov
 - alteco 456 m s. m.
 - koordinatoj 49° 45′ 58″ N 17° 17′ 48″ O / 49.76611 °N, 17.29667 °O / 49.76611; 17.29667 (mapo)
Plej alta punkto 472
Areo 11,49 km² (1 149 ha)
Loĝantaro 128 (2011)
Denseco 11,14 loĝ./km²
Unua skribmencio 1371
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 785 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Chabičov (Šternberk)
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Chabičov (germane Gobitschau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Šternberk en distrikto Olomouc. Ĉi tie estis registritaj 38 adresoj. Ĝi troviĝas en montaro Nízký Jeseník, proksimume 4 km norde de Šternberk. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo II/445.

Katastra teritorio havas areon 11,49 km².

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua skribmnecio pri Chabičov devenas el la jaro 1371. La vilaĝo komune kun domaro Levín (Lewin) estis ĝis la jaro 1850 parto de senjorujo el Šternberk, poste ĝi fariĝis memstara municipo en politika kaj juĝeja distrikto Šternberk. Temis pri malgranda vilaĝo kun neevoluinta agrikulturo. En la ĉirkaŭaĵo oni minis nur ferercon. Post la jaro 1945 la devena loĝantaro estis ellandigita. Parto de Šternberk ĝi estas ekde la jaro 1974.

Evoluo de Chabičov laŭ popolnomrado
Jaro 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930
Loĝantoj 238 218 207 193 187 200 163[p 1]
Domoj 38 38 37 36 34 36 49
Jaro 1950 1961 1970 1980 1991 2001 2011
Loĝasntoj 152 163 154 137 121 145 128
Domoj 36 30 30 32 35 39 38
  1. Ĉiuj personoj de germana nacieco.

Galerio[redakti | redakti fonton]