Champagnole
Champagnole | |
komunumo | |
Urbo-domo de Champagnole
| |
|
|
Oficiala nomo: Champagnole | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Franĉ-Konteo |
Departemento | Jura |
Arondismento | Lons-le-Saunier |
Kantono | Champagnole |
komunumaro | Champagnole Porte du Haut-Jura |
Situo | Champagnole |
- koordinatoj | 46° 44′ 53″ N 05° 54′ 28″ O / 46.74806 °N, 5.90778 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 783 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 476 m s. m. |
Areo | 20,18 km² (2 018 ha) |
Loĝantaro | 8 098 (2008) |
Denseco | 401,29 loĝ./km² |
Urbestro | Clément PERNOT 2008-2014 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 39300 |
INSEE | 39097 |
Situo de Champagnole enkadre de Francio
| |
Situo de Champagnole kadre de Franĉ-Konteo
| |
Vikimedia Komunejo: Champagnole | |
Retpaĝo: http://www.champagnole.fr | |
Champagnole ( prononcu : "ŝampanjole") estas franca komunumo lokita en kantono de Champagnole, en departemento Jura kaj en regiono Franĉ-Konteo.
Geografio
La urbo kromnomita "Perle du Jura" ( Perlo de Ĵuraso) estas turista urbo.
Historio
Unua Mondmilito
Per la ĝenerala mobilizado, ĉiuj viroj, kiuj kapablas iri al la milito estis varbitaj por la Unua Mondmilito. Kiel preskaŭ ĉiuj urboj, Champagnole ŝajnis nur virina loko, kun infanoj kaj maljunuloj; la virinoj prenis kun si la taskojn kaj respondecojn, pri kiuj oni senigis ilin ĝis tiu tempo. Je la fino de la milito, 120 viroj perdis sian vivon.
Dum la milito, kanadaj trupoj kampadis en la ĉirkaŭaĵo de la urbo por ekspluati la lignon en la Arbaro de la Joux (franclingve : Forêt de la Joux) servante la bezonegon de la milita maŝino.
Demografio
1846 | 1962 | 1968 | 1975 | 1982 | 1990 | 1999 | 2006 | 2008 |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
3303 | 7531 | 9273 | 10293 | 9713 | 9250 | 8616 | 8135 | 8098 |
Bildaro
-
Turo kun horloĝo de Champagnole
-
Urbodomo
-
Ce que m'a dit le vent d'ouest ( "Kion la okcidenta vento al mi diris"), statuo ĉe la enireja vojo el Ĝenevo al Champagnole
-
Krisnaskaj lumoj dum decembro
Famuloj
- Hervé Balland (1964-), skikuradisto;
- Adrien Berthod (1878-1944), politikisto;
- Hélène Franco politikistino, magistrato. Ĉeflistino dum urba baloto en 2001 kaj dum eŭropa baloto de 2009 nome de Front de gauche
- Élodie Bourgeois-Pin (1982- ), skikuradistino;
- Lupicin Cabaud, naskiĝis en 1813 en Champagnole, kunfundisto de la grupo Descours et Cabaud.
- Charles Cabaud, filo de la antaŭulo, prezidento de la grupo Descours et Cabaud de 1919 ĝis 1939.
- Alain Carminati (1966- ), rugbeisto ( 13 kaj 15);
- Sylvain Guillaume (1968- ), skikuradisto Nordia kombino;
- Aurélie Perrillat-Collomb (1980-), skikuradisto;
- David Sauget (1979-), futbalisto;
- Georges Trouillot (1851-1916), politikisto;
- Pierric Bailly (1982), verkisto;
- Grégory Pujol (1980- ),futbalisto;