Champagnole

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Champagnole (stacidomo).
Koordinatoj: 46° 44′ 53″ N 05° 54′ 28″ O / 46.74806 °N, 5.90778 °O / 46.74806; 5.90778 (mapo)
Champagnole
komunumo
Champagnole mairie 2012 12 Spielvogel.JPG
Urbo-domo de Champagnole
Oficiala nomo: Champagnole
Ŝtato Francio Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Jura
Arondismento Lons-le-Saunier
Kantono Champagnole
komunumaro Champagnole Porte du Haut-Jura
Situo Champagnole
 - koordinatoj 46° 44′ 53″ N 05° 54′ 28″ O / 46.74806 °N, 5.90778 °O / 46.74806; 5.90778 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 783 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 476 m s. m.
Areo 20,18 km² (2 018 ha)
Loĝantaro 7 989 (2018)
Denseco 395,89 loĝ./km²
Urbestro Guy SAILLARD 2014-2026
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 39300
INSEE 39097
Situo de Champagnole enkadre de Francio
Situo de Champagnole kadre de FranĉKonteo
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Champagnole
Retpaĝo: http://www.champagnole.fr
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Champagnole ( prononcu : "ŝampaNJOL") estas franca komunumo lokita en kantono Champagnole, en departemento Jura (Ĵuraso) kaj en regiono Burgonjo-Franĉkonteo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo kromnomita "Perle du Jura" (Perlo de Ĵuraso) estas turista urbo. La rivero Ain trafluas ĝin.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua Mondmilito

Per la ĝenerala mobilizado, ĉiuj viroj, kiuj kapablas iri al la milito estis varbitaj por la Unua Mondmilito. Kiel preskaŭ ĉiuj urboj, Champagnole ŝajnis nur virina loko, kun infanoj kaj maljunuloj; la virinoj prenis kun si la taskojn kaj respondecojn, pri kiuj oni senigis ilin ĝis tiu tempo. Je la fino de la milito, 120 viroj perdis sian vivon.

Dum la milito, kanadaj trupoj kampadis en la ĉirkaŭaĵo de la urbo por ekspluati la lignon en la Arbaro de la Joux (franclingve : Forêt de la Joux) servante la bezonegon de la milita maŝino.

Administrado

Ekde la 1-a de januaro 2017, ĝi estas la sidejo de la komunaro nomita "Champagnole Porte du Haut-Jura" (Champagnole Pordo de Alta Ĵuraso).

Demografio[redakti | redakti fonton]

Loĝantara evoluo
1846196219681975198219901999200620082018
33037531927310293971392508616813580987989

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]