Charles Edward Stuart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Edward Stuart

Charles Edward STUART (n. la 31-an de decembro 1720 - m. la 31-an de januaro 1788) estis la ekzilita jakobita pretendanto al la kronoj de Anglio, Skotlando kaj Irlando. Li estas plej konata en la angla lingvo kiel Bonnie Prince Charlie. En la gaela lingvo, lia nomo estis Teàrlach Eideard Stiùbhairt.

Charles estis la filo de James Francis Edward Stuart, kiu mem estis la filo de Jakobo la 2-a de Anglio, eksigita dum la Glora Revolucio de 1688. La jakobita movado provis reestabi la stuartan familion sur la tronon. Post la morto de sia patro, Karlo estis agnoskita de siaj subtenantoj kiel Karlo la 3-a. Liaj kontraŭuloj kromnomis lin "la Juna Pretendanto".

Lia edzino estis Louise de Stolberg-Gedern.

Li havis unu filinon, Charlotte Stuart, kun sia amantino Clementina Walkinshaw.

Vidu ankaŭ