James Francis Edward Stuart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
James Francis Edward Stuart
Reĝo de Anglio kaj Skotlando
(pretendata titolo)
Portrait of Prince James Francis Edward Stuart by Francois De Troy.jpg
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1688 (1688-06-10)
en St James's Palace
Morto 1-an de januaro 1766 (1766-01-01) (77-jara)
en Romo
Tombo Vatikanaj Grotoj [#]
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando [#]
Familio
Dinastio Stuartoj [#]
Patro Jakobo la 2-a [#]
Patrino Maria de Modena [#]
Gefratoj Isabel Stuart • AnnaMaria la 2-a • Henrietta FitzJames • Louisa Maria Teresa Stuart • James FitzJames, 1st Duke of Berwick • Henry FitzJames • James Stuart, Duke of Cambridge • Charles Stuart, Duke of Cambridge • Charles Stuart, Duke of Cambridge • Edgar Stuart, Duke of Cambridge • Charles Stuart, Duke of Kendal [#]
Edzino Maria Klementina Sobieska [#]
Idoj Charles Edward StuartHenry Benedict Stuart [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg
James Francis Edward Stuart, la Maljuna Pretendanto.

La princo James Francis Edward STUARTSTEWART, (naskiĝis la 10-an de junio 1688, mortis la 1-an de januaro 1766), kromnomita la Maljuna Pretendanto (anglalingve The Old Pretender) estis la filo de la eksigita reĝo Jakobo la 2-a de Anglio. Li pro tio postulis la tronojn de Anglio kaj Skotlando (kiel "Jakobo la 3-a") ekde la morto de sia patro en 1701, tiel iniciatante la jakobitan movadon.

Li estis publike proklamita kiel la legitima heredanto de la angla kaj skota tronoj fare de Ludoviko la 14-a de Francio.

Li edziĝis al la pola princino Maria Klementina Sobieska. El tiu geedzeco naskiĝis la du pretendantoj Stuarto al la trono de Anglio, Skotlando kaj Irlando, nome Karlo Eduardo Stuarto (1720–1788) kaj Henriko Benedikto Stuarto (1725–1807), ambaŭ sen sukcedontoj, pro kio, la supozitaj rajtoj al la trono, pasis al la Dinastio de Savojo.