Saltu al enhavo

Charles Stewart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Charles Stewart
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1843 (1843-11-30)
en Londono
Morto 5-an de novembro 1911 (1911-11-05) (67-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922)
Unuiĝinta Reĝlando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
Esperanto
Esperantisto numero 11882
vdr

Charles STEWART [stju'rt] (naskiĝis en 1844 en Londono; mortis en la 5-a de novembro 1911 en Londono) estis angla esperantisto. Li edukiĝis en St. Paul's School kaj la Universitato de Cambridge.

Li ĉiam tre interesiĝis pri la problemo de internacia lingvo kaj en 1874 li eldonis ciferolingvon „International Correspondence by means of Numbers“, cititan en Fundamenta Krestomatio, p. 262. Li esperantistiĝis en 1906. Li verkis aŭ tradukis: „Boks kaj Koks“ (Teatraĵo de la Universala Kongreso en Kembriĝo en 1907); „La antaŭdiro“; „La nevo kiel onklo“; „Bombasto furioza“.

Boks kaj Koks. Komedieto de J. M. Morton, el la angla trad. Charles Stewart. 1907, 2? p. Teatraĵo de la Universala Kongreso en Kembriĝo en 1907.