Chattanooga (Tenesio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chattanooga
Chattanooga (Tenesio) (Usono)
Chattanooga (Tenesio) (Usono)
DMS
Bazaj informoj
Nacio: Usono
Usona ŝtato: Tenesio
Kantono: Kantonoj Hamilton kaj Marion
nombro de loĝantoj: 167 674 (stato de 2010)
areo: 370 km²
internacia telefona prefikso: (+1) 423
FIPS: 47-14000
fondojaro: 1816
tempozono: UTC-5
koordinatoj: 35° 2' norde, 85° 18' okcidente

Chattanooga estas urbo en la kantonoj Hamilton kaj Marion de la ŝtato Tenesio en Usono. Laŭ takso de la usona censa oficejo de somero 2010 ĝi havis 167 674 loĝantojn. La urbo estas la administra centro de la kantono Hamilton, kaj sume la kvara plej granda urbo en Tenesio. Laŭ stato de somero 2012 la urbestro estas Ron Littlefield.

Chattanooga situas en la sudoriento de la teritorio de Tenesio, borde de la Tenesia rivero, en proksimeco de la limo al la subŝtato Georgio.

urbocentra panoramo
juĝejo de la kantono Hamilton en Chattanooga


Muziko

rekonstruo de la Chattanooga Choo Choo, parto de hotela komplekso kun tranoktebleco en la vagonoj

La konata ĵazorkestra/svinga muzikaĵo Chattanooga Choo Choo, publike konatigata pere de Glenn Miller en la jaro 1941, temas pri veturo per vaporlokomotiva trajno de Novjorko al Chattanooga, kiu ekde la 1880-aj jaroj estis signifa fervoja nodopunkto. La muzikaĵo en 1941 vendiĝis pli ol milionfoje - la 10-an de februaro 2042 pro ĝi unuafoje en la muzika historio atribuiĝis la premio de ora disko.

Urbopartnerecoj

Urboamikeco