Cheetos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cheetos
fromaĝpufaĵo • varomarko vd
Dum 1948 - nekonata/nuntempe
Lando Usono
Posedata de Frito-Lay vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Cheetos (en la angla : Cheetos) estas marko de kriskaj maizaj pufmanĝaĵoj produktitaj fare de la Frito-Lay Company, filio de la PepsiCo Corporation.

La origina kreinto de la manĝeto, Charles Elmer Dolin, inventis Cheetos en 1948.

En 2010, la manĝeto estis vicigita kiel la plej vendata marko de fromaĝpufoj en la amerika merkato. Ĉiujaraj podetalaj vendoj de la manĝeto tutmonde sumiĝas al proksimume 4 miliardoj da dolaroj. Dum la originala versio de la manĝeto daŭre estas produktita nuntempe, tra la jaroj la Frito-Lay firmao aldone produktis 20 kromajn gustojn de Cheetos [1].

La origina maskoto de Cheetos estis la Cheetos Muso. De 1986 pluen la karaktero de la humanigita gepardo Chester Cheetah estas la oficiala maskoto de la marko [2][3].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Frito-Lay History. Arkivita el la originalo je 12 April 2012. Alirita 20 December 2010.
  2. Fernandez, Manny, "Cheese Whatevers, City Has Them by the Handful", 3 August 2010.
  3. (21 December 1987) “How Borden Milks Packaged Goods”, Fortune Magazine. Alirita 1 July 2011.. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]