Chica Vampiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Chica Vampiro
televida serio
Origina lando  Kolombio
Verkita de Marcela Citterio
Lingvo(j) hispana
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 120
Daŭro sen reklamoj 45 minutoj
Elsendo
Unua elsendo 14-a de majo 2013
Eksteraj ligiloj
http://chicavampiro.canalrcn.com
ĉe IMDb
vdr

Chica Vampiro [ĈIka bamPIro] ("vampir-knabino") estas kolombia telenovelo kreita de Marcela Citterio kaj produktita de RCN Televisión por la televida kanalo Nickelodeon.

Enhava resumo[redakti | redakti fonton]

La serio temas pri la 16-jaraĝa knabino Daisy kiu revas esti kantistino, dancistino kaj aktorino, kaj kies gepatroj estas vampiroj. Daisy ne volas esti vampiro, sed okazas al ŝi grava akcidento, kaj la gepatroj ne havas alian elekton ol mordi ŝin, per kio ankaŭ ŝi iĝas senmorta vampiro.

Rolularo[redakti | redakti fonton]

Aktoro Rolulo Priskribo
Greeicy Rendón Daisy O'Brian la vampir-knabino
Santiago Talledo Max De La Torre la knabo kiun Daisy amas
Eduardo Pérez Mirco Vladimoff fama rok-muzikisto en la vampirmondo, kiu amas Daisy
Lorena García Marilyn Garcés samklasanino kaj malamikino de Daisy

Epizodoj[redakti | redakti fonton]

La serio konsistas el 120 epizodoj. En Kolombio ili estis elsenditaj ekde la 14-a de majo 2013 ĝis la 5-a de novembro 2013, kaj en la aliaj hispanlingvaj landoj de Sud-Ameriko ekde la 23-a de septembro 2013 ĝis la 10-a de aprilo 2014. En Italio elsendiĝis versio kun Italallingvaj voĉoj ekde la 4-a de novembro 2013 ĝis la 5-a de majo 2014 per la televida reto Boing.

Originala epizoda titolo Traduko
1 Daisy, la chica vampiro Daisy la vampir-knabino
2 El poder de Daisy La povo de Daisy
3 El ayuno de Daisy La fasto-tago de Daisy
4 Daisy y el festival vampiro Daisy kaj la vampir-festo
5 Daisy y el horóscopo vampiro Daisy kaj la vampir-horoskopo
6 Daisy de novia con un mortal Daisy koramikino de mortonto
7 Pobre Daisy nadie la cree Kompatinda Daisy, neniu ŝin kredas
8 Daisy y el castigo de los vampiros Daisy kaj la puno de la vampiroj
9 Daisy entre dos mundos Daisy inter du mondoj
10 Daisy ama en secreto Daisy amas sekrete
11 Daisy hace magia Daisy faras magion
12 Daisy vampiro en custodia Daisy, vampiro mallibera
13 Daisy de campamento Daisy tendumas
14 Daisy y la vampiritis Daisy kaj la vampirito
15 Daisy y Max un amor del pasado? Daisy kaj Max, amo pasinta?
16 Daisy hogar dulce hogar Daisy, hejmo dolĉa hejmo
17 Ellos compiten por Daisy Ili konkurencas por Daisy
18 Ellos no quieren a Daisy Ili ne amas Daisy
19 ¿Daisy bruja? Daisy sorĉistino?
20 Daisy en el más allá Daisy en la postvivo
21 Daisy y el fin de un secreto Daisy kaj fino de sekreto
22 Daisy y Marilyn ¿vampi amigas? Daisy kaj Marilyn vampi-amikinoj?
23 Daisy por el mal camino Daisy sur la malbona vojo
24 Daisy una vampiro en peligro Daisy vampiro en danĝero
25 La gran Daisy... cazada La granda Daisy... ĉasata
26 Daisy ¿culpable o inocente? Daisy kulpa aŭ senkulpa?
27 Daisy y la maquina del olvido Daisy kaj la maŝino de l'forgeso
28 Daisy y Max sin secretos Daisy kaj Max sen sekretoj
29 ¿Donde está Max? Kie estas Max?
30 Daisy al rescate Daisy savantino